Marko Published on May 17, 2009
by Markopro

Marko's blog

Browse posts
Esperantistino brutale arestita dum geja parado en Moskvo!
18 comments (latest 2 months ago)
Francesco De Gregori - Rumore di niente
Posted on May 12, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Esperantistoj en placo Sankta Petro
Posted on April 13, 2009
13 comments (latest 7 months ago)
MONKOLEKTO de Itala Esperantista Junularo/Itala Esperanto-Federacio 'HELPE AL ABRUCO'
Posted on April 12, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)
Posted on August 14, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
ZaiNo ZiNgAro (Cigana DorsoSako) - Festivalo de Subtenebla Vojaĝo
Posted on June 24, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!
Posted on June 24, 2008
3 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

moskvo
esperantistino
parado
geja
ksenija
prilepskaja

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 841 times

Esperantistino brutale arestita dum geja parado en Moskvo!

Sunday May 17, 2009 at 10:23AM

Esperantisto brutale arestita en Moskvo

de Libera Folio: 2009-05-17 09:54

La konata esperantisto Ksenija Prilepskaja estis sabate perforte arestita en Moskvo okaze de manifestacio por la rajtoj de gejoj. La policanoj kaptis ŝin kiam ŝi estis parolanta kun usona ĵurnalisto. Lige kun la arestado ili forŝiris ŝiajn vestaĵojn kaj faligis ŝin sur asfalto de unumetra alteco. Ŝi estis liberigita pli malfrue en sabato. Jam de pluraj jaroj gejrajtaj aktivuloj ĉiuprintempe petas permeson de la Moskva urbestraro por publika manifestacio kaj parado. La permeson oni same regule rifuzas. La Moskva urbestro Jurij Luĵkov argumentas, ke gejoj estas perversaj kaj la gejrajta movado satanisma. La decido de la Moskva urbestraro havas fortan subtenon de ekstremnaciismaj movadoj, sed ankaŭ de la rusortodoksa eklezio...

Legu plie en Libera Folio ĉe: http://www.liberafolio.org/2009/esperantisto-brutale-arestita-en-moskvo

18 Comments / add your comment?

dormomusopro says:
Kion fari por helpi ilin ?
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Markopro replies:
Kion fari por maturigi la situacion... ankaŭ mi ne scias.
Ĉu eble amase partopreni dum ontaj manifestacioj kaj pace rezisti kontraŭ la subpremadon de la polico Gandhi-stile? Tiel, prepariĝu ricevi amason da korpobatojn! :-((
Posted 6 months ago. ( permalink )
Marko edited this comment 6 months ago.
Fred Machaon says:
Estas terura !
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Markopro replies:
Vi pravas, estas terure des pli ke mi 'preskaŭ' certas ke mi konis ŝin persone!
Kaj la persona nomo kaj ŝia vizaĝo memorigas al mi ke ni ekkonatiĝis lastan jaron dum ARKONES en Poznano. Ni nur babilis dekon da minutoj kiam ni ambaŭ estis samtempe retumantaj en aparta ĉambro de la kongresejo.
Tiu aspekto eĉ pli ĝenas kaj maltrankviligas min...! :-(
Posted 6 months ago. ( permalink )
Marko edited this comment 6 months ago.
Lucyna Chyla says:
Mankas al mi vortojn legante pri tiu malgaja historio.
Kiam ŝanĝiĝos mentaleco de homoj? Kie estas homamo???
Estas multaj demandoj sen respondoj.....bedaŭrinde.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lucyna Chyla edited this comment 6 months ago.
Markopro replies:
Jes Lucia, multe da demandoj restas senrespondaj...sed la violenta subpremado fare de la policistoj kontraŭ pacaj manifestantoj estas la REALA respondo! :-((
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Marko edited this comment 6 months ago.
Laetaprinco Princo says:
... sen vorte ...
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Raj says:
Jam de mezlerneja aĝo mi estis tre amika al gejoj kaj daŭre dumvive ĉiam anime subtenas ilin, - ĉefe pro kompato, pro kompreno de maljusteco de ilia stato en socio...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Markopro replies:
Bonvolu, Raj.
Amikeco kaj kompreno JES; kompato tute NE !!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi bedauras ĉiun perforton, sed se mi estus gejo aŭ mi havus alian ne naturan sintenon, kutimon, mi certe ne permesus al mi paradi spektakle, provokante onian indignon (pro paradado, ne pro la fenomeno mem!).
Ĉu nepre necesas paradi spektakle? Ĉu gejoj nepre bezonas "oficialan" paperon pri geedziĝo? Ĉu ili ne povas silente kunvivi sen tamburi siajn animajn aberaciojn?
Ekzistas ankoraŭ aliaj aberaciaj sintenoj (ekz. satiroj), do kio estus, se ĉiuj aberaciuloj organizus spektaklajn paradojn? Ĉu ne sufiĉas la ĝenerala publika silenta toleremo, indulgemo? Ĉu nepre necesas provoki, veki onian mal-toleremon?
Malsano, aberacia sinteno estas privata afero, kiu ne koncernas al publiko (escepte, se la malsanulo, aberaciulo bezonas helpon de kuracistoj por resaniĝi). Kutime socio ne tuŝas malsanulojn, aberaciulojn, se ili restas, agadas diskrete. Gejeco ja ekzistas sufiĉe ofte inter katolikaj pastroj, sed ili neniam "paradas", sed gardas tion diskrete.
Cetere parade "popularigi" gejecon estas mis-instrua agado por la ankoraŭ anime sanaj gejunuloj. Gejunuloj estas tre influeblaj, do tia parado povas negative influi iliajn animojn, sintenojn. Simile, la plimulto de fumantoj ŝuldas la fumagon al reklamoj, sed ne al propra, vera bezono. Ĉu la sanaj gejunuloj ne rajtas je ĉirkaŭaĵo, kiu ne influu ilin al nenatura sinteno?
Posted 6 months ago. ( permalink )
dormomusopro says:
Laszlo...
Eĉ se vi pravus (pri aberacio kaj nenatura sinteno kaj infueblo),
La grava problemo ne estas nun scii se parado estas inteligenta aŭ ne.
La grava problemo estas perforto kontraŭ homoj kiuj vundas neniujn, kiuj nur volas esprimi sin.

Sed se vi ne pravus,
la problemo estas ke multaj adoleskoj memortigas pro ilia malsamoj... sen reala kaŭzo :-(
Kia ĉagreno, ĉar ĝi estas negrava malsamo !

Mi pardonas vin kaj esperas ke ni parolos pri alia subjekto se oni renkontiĝos.
Multaj maljunuloj pensas kiel vi, oni ne ĉanĝos ilin :-)
Kaj vi estas sufiĉe kuraĝa esprimi tian opinion tie. Kaj por mi, havi liberan diskuton gravas.
Sed vere... feliĉe, la nova generacio estas multe pli tolerema.

La gravo estas la vivo (kaj la libereco, frateco kaj egaleco).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Persekuti personojn, kiuj vundas neniun estas vere kondamninda afero.
Sed ĉi-kaze ili agis kritikinde, vunde. Ili paradante influis negative la freŝkreskajn animojn de infanoj, gejunuloj.
Tio ne estas hazardo, ke dise en nia mondo filmoj estas markitaj per nombroj kiuj indikas la vivaĝon, de kiu ilia spaktado estas sendanĝera.
Mi asertas, ke publika parado de gejoj estas sendanĝera "spektaklo" por homoj kiuj jam estas pli, ol 18 jaraĝaj.
Sed sur strato cirkulas vole-nevole ankaŭ infanoj, dume la gejaj paradandoj ne respektas iiajn fruaĝajn bezonojn. Tio estas kvazaŭ oni kverelus laŭte privatajn familiajn aferojn publike, fingrumus sian nazon en publika spaco, aŭ amorumus publike, aŭ pisus senĝene ĉe domomuro, aŭ fekus senĝene sur strato, ktp.
Gejoj ja portu respekton al infanoj kaj al ĉiuj, kiujn ne koncernas gejeco!
Pekon kontraŭ infanoj, adoleskuloj ne eblas kaŝi per la vortoj libereco, frateco, egaleco.
Se gejoj ne paradus en publika spaco antaŭ infanoj, influeblaj adoleskuloj, kredu min, en nuna mondo neniu persekutus ilin!
Mi estas tute tolerema pri personoj kiuj respektas la regulojn pri civiliza kunvivado. Nek min interesas la intima vivo de gejoj ĝis kiam ili ne altrudas spektakle siajn sintenojn al vasta publiko, ene de kiu ĉeestas ankaŭ infanoj, adoleskuloj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Hannes van Loggerenberg says:
Ne temas pri 'danĝera parado' aŭ 'peko', temas pri manifestacio por homaj rajtoj. Mi ĉiam miras pri tiaj timemaj kaj agresemaj respondoj al fenomeno pri kiu oni nun scias science ke temas pri normala homa vario, tute ne danĝera aŭ prihontinda. Dio mia, ne ankoraŭ estas la mezepoka periodo! Kial gardi infanojn kaj junulojn kontraŭ maldanĝeraj realoj de la vivo? Antaŭjuĝoj, superstiĉoj kaj nescio, tiuj estas danĝeraj aferoj kontraŭ kiuj oni gardu infanojn kaj junulojn. Estas speciale ridinda, sed ankaŭ trista, kiam fortega kaj grandega socio kiel Rusio montras tian timon al eta grupo. Bonvolu, senstreĉiĝu kaj realiĝu!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Hannes van Loggerenberg edited this comment 6 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Tiu parado havis du flankojn: ĝi estis kaj manifestacio por homaj rajtoj, kaj danĝeriga, misinflua agado kontraŭ la influeblaj junularaj animoj.
Se paroli pri homaj rajtoj, eblas mencii ankaŭ la homajn rajtojn de adoleskuloj pri ne esti misvojen influitaj de tiaj publikaj manifestiĝoj.
La ĝusta solvo estintus kolekti subskribaĵojn, enketi publikan opinion, ktp.

Gejeco ĉiam ekzistis, ĉiuj sciis pri tio, kaj tiu gejeco pluvivis dum jarmiloj en konvena diskreteco ĝis kiam gejoj transpaŝis la limon: ili jam postulas geedzan paperon, ili postulas rajton adopti infanojn por eduki ilin. Eblas imagi kiel evoluus la animoj de tiuj infanoj, kiuj spertas en "familio" amorumadon inter samseksemuloj.
Kiam paroli pri homaj rajtoj, indas konsideri ĉiesajn homajn rajtojn, ne nur tiun de plendantoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this comment 6 months ago.
Jacob Schwartz replies:
Kia dangxero por la infanoj vi imagas? Mi tute ne povas imagi kion vi supozas. Jes, "eblas imagi kiel evoluus la animoj de tiuj infanoj", kaj tiu imago estas ke ili bone kaj bele kreskos en familio de amo! (Male kiel oni kreskas en "familio" de malamo, kie estas perforto ktp inter la gepatroj.) Nu, kion do vi imagas?! Mi certas ke vi konfuzigxas...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Ĉu vi povas imagi tion, ke infanoj transprenas sintenojn, personajn ecojn, vivmodelon disde gepatroj/ edukantoj?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vy Bard says:
Pri kio vi miriĝas???
Evoluiĝo de homaro en Rusio nur eĉ proksimiĝas al "Germanujo -1933".
Ni eble ekvidos kaj aŭskultos pli multe.
.
Alia problemo estas gejeco, kiu estiĝis al pli agresema.
Pri kio ili festas sur la stratoj, se la Patrino Naturo tiel afliktis ilin? Kial daŭnuloj ne festas???
La malplej rajta homo en la tuta mondo estiĝas mezaga viro blankulo, se li laboras kaj ne estas gejo. :D
Posted 4 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Brave Vy Bard.

Mi proponas jenan novaĵon: preterpasanta mezaĝa malsamseksema viro estis arestita fare de gejaj policanoj ĉar li malaprobe skuis la kapon.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...