Marko Published on April 12, 2009
by Markopro

Marko's blog

Browse posts
Esperantistino brutale arestita dum geja parado en Moskvo!
Posted on May 17, 2009
18 comments (latest 2 months ago)
Francesco De Gregori - Rumore di niente
Posted on May 12, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Esperantistoj en placo Sankta Petro
Posted on April 13, 2009
13 comments (latest 7 months ago)
MONKOLEKTO de Itala Esperantista Junularo/Itala Esperanto-Federacio 'HELPE AL ABRUCO'
2 comments (latest 7 months ago)
1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)
Posted on August 14, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
ZaiNo ZiNgAro (Cigana DorsoSako) - Festivalo de Subtenebla Vojaĝo
Posted on June 24, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!
Posted on June 24, 2008
3 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

esperanto
abruzzo
festivalo
italio
ijf
internacia
junulara
giulianova
abruco

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 289 times

MONKOLEKTO de Itala Esperantista Junularo/Itala Esperanto-Federacio 'HELPE AL ABRUCO'

Sunday April 12, 2009 at 07:59AM

Monkolekto ''Helpe al Abruco''

La itala urbo L'Aquila (La Aglo) kaj la regiono Abruco estis frapitaj, frumatene la 6-an de aprilo 2009, de katastrofa tertremo, kiu mortigis ĉirkaŭ 300 homojn kaj senhejmigis pli ol 20.000.

La okazaĵo kaŭzis, inter alie, la nuligon de la ĉijara Internacia Junulara Festivalo, kiu devintus okazi en Giulianova (provinco de Teramo). La festivalejo estas uzita por loĝigi senhejmigitajn maljunulojn el la provinco de L'Aquila. IJF-teamo anstataŭigis la festivalon per volontula agado de kolektado de rimedoj tra la urbaj vendejoj.
Jam dum la 7-a kaj la 8-a de aprilo, danke al la donemo de la giulianovanoj, IEJ kolektis ĉirkaŭ 500 kg da pastaĵo, 80 litrojn da lakto, 100 kg da tomatsaŭco, 200 kg da ladskatolaj manĝaĵoj, kaj rimedojn por infanoj, kiel ekzemple vindotukoj kaj homogenaĵoj (legu la raporton).

Por ke ĉiuj, en kaj ekster Esperantio, povu oferti sian helpon al la frapita regiono Abruco, Itala Esperantista Junularo kaj Itala Esperanto-Federacio nun estigas bonfaran monkolekton kiu celas ekonomie helpi la rekonstruadon de la urboj trafitaj de la katastrofo.

La monkolekto, nomita "IEJ/IEF - Helpe al Abruco", jam aktiviĝis, kaj ĉesos la 30-an de aprilo 2009. La kolektatan sumon oni tiam transdonos al la itala Civitana Helpo-Organizaĵo (Protezione Civile). Pri la monkolekto oni detale rakontos per la paĝaro de IEJ http://iej.esperanto.it

Ankaŭ vi povas kontribui, ĉu kiel unuopulo, ĉu kun via familio kaj amikaro, ĉu kun via loka grupo. Anoncu vian donacon per retpoŝto, kaj via nomo estos publikigata en la liston de donacintoj (vidu malsupre).


Por sendi siajn kontribuojn:

• Bankkonto
je nomo de: Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani
ĉe banko: BANCA MEDIOLANUM
IBAN-kodo: IT84T0306234210000000932107
BIC-kodo/SWIFT: MEDBITMM
Motivo de la pago: "HELPE AL ABRUCO"

• UEA-konto:
ieja-z
Motivo de la pago: "HELPE AL ABRUCO"

Ĉiuj tiuj, kiuj jam sendis antaŭpagon por la Internacia Junulara Festivalo 2009 en Giulianova, nuligita pro la neceso gastigi senhejmigitojn en la festivalejo, povas helpi nian monkolekton rezignante la redonon de la antaŭpago. Interkonsentu pri tio kun la kasistino de IEJ Elina Koryak <elina.koryak@gmail.com>.

Ĉiuj tiuj, kiuj deziras ke sia nomo (aŭ plumnomo) estu publikigita en la paĝaron de IEJ, sendu detalojn pri la donitaĵo per la tiucela formularo.

La italaj esperantistoj



2 Comments / add your comment?

Vemer says:
Mia koro estas kun Viaj samlandanoj...amike
Posted 7 months ago. ( permalink )
Markopro replies:
Dankon, Merzin, por via sentema reago. Bv. vidi la fotojn de la dosiero: 'ANĜELOJ' POST LA TERTREMO ĉe www.ipernity.com/doc/markespero/4577245
Tiuj junaj samideanoj, organizintoj de IJF. kiuj per siaj manoj kolektis varojn por malfeliĉaj homoj, daŭre kortuŝas min!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...