About this blog

May 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

May 17, 2009

Esperantistino brutale arestita dum geja parado en Moskvo!

Esperantisto brutale arestita en Moskvo

de Libera Folio: 2009-05-17 09:54

La konata esperantisto Ksenija Prilepskaja estis sabate perforte arestita en Moskvo okaze de manifestacio por la rajtoj de gejoj. La policanoj kaptis ŝin kiam ŝi estis parolanta kun usona ĵurnalisto. Lige kun la arestado ili forŝiris ŝiajn vestaĵojn kaj faligis ŝin sur asfalto de unumetra alteco. Ŝi estis liberigita pli malfrue en sabato. Jam de pluraj jaroj gejrajtaj aktivuloj ĉiuprintempe petas permeson de la Moskva urbestraro por publika manifestacio kaj parado. La permeson oni same regule rifuzas. La Moskva urbestro Jurij Luĵkov argumentas, ke gejoj estas perversaj kaj la gejrajta movado satanisma. La decido de la Moskva urbestraro havas fortan subtenon de ekstremnaciismaj movadoj, sed ankaŭ de la rusortodoksa eklezio...

Legu plie en Libera Folio ĉe: http://www.liberafolio.org/2009/esperantisto-brutale-arestita-en-moskvo

Published at 10:23 ( 18 comments / 808 visits )
This post is public

May 12, 2009

Francesco De Gregori - Rumore di niente

Francesco De Gregori [Franĉesko] estas itala verkisto-kantisto alnomita 'la Princo' de la kantaŭtoroj. Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj kaj fekundaj inter la italaj kantaŭtoroj.

Okaze de vojaĝo al Aŭstralio kaj danke al ĝusta kontakto de surloka meksikdevena samideanino, mi havis bonŝancon esti intervjuita pri Esperanto ĉe itallingva sekcio de SBS-radio, en Sidnejo.

Kafumado kun la ĵurnalisto antaŭ la intervjuo
Kafumado kun la ĵurnalisto ant…
Max Civili, la italaŭstralia ĵurnalisto, asertis ke la nura okazo por li aŭdi la vorton 'Esperanton' estis pro tiu ĉi kanzono de Francesco De Gregori kaj tuj poste mi iris serĉi kaj aŭskulti ĝin. La kanzono kompreneble nur apenaŭ tuŝas la vortojn Esperanton kaj Babelon.









La muziko estas iomete malĝoja sed melodia.... Ĝuu ĝin!



'Rumore di niente' el la albumo 'Canzoni d'amore' (1992)

Francesco De Gregori koncertas vive en Reĝjo de Kalabrio (1993)

Rumore di niente
L'avevi creduto davvero
che avremmo parlato Esperanto?
L'avevi creduto davvero
o l'avevi sperato soltanto?
Ma che tempo, e che elettricità.
Ma che tempo che è, e che tempo che sarà.
Ma che tempo farà, non lo senti che tuona?
Non lo senti che tuona già?
Non lo senti che suona?
È lontana però, sembra già più vicina,
questa musica che abbiamo sentito già.

Babbo c'è un assassino,
non lo fare bussare.
Babbo c'è un indovino,
non lo fare parlare.
Babbo c'è un imbianchino,
vestito di nuovo,
c'è la pelle di un vecchio serpente
appena uscito da un uovo.
E c'è un forte rumore di niente,
un forte rumore di niente.

L'avevi creduto davvero
che avremmo parlato d'amore?
L'avevi creduto davvero
o l'avevi soltanto sperato col cuore?
Gli occhi oggi gridano agli occhi,
e le bocche stanno a guardare
e le orecchie non vedono niente
tra Babele e il Villaggio Globale.

Babbo c'è un assassino,
non lo fare bussare,
babbo c'è un indovino,
non lo fare parlare.
Babbo c'è un imbianchino,
vestito di nuovo,
c'è la pelle di un vecchio serpente
appena uscito da un uovo.
E c'è un forte rumore di niente,
c’è un forte rumore di niente.
Published at 02:32 ( 9 comments / 467 visits )
This post is public

April 13, 2009

Esperantistoj en placo Sankta Petro

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO

Post la mesaĝo, Papo Benedikto la 16a adresis bondezirojn en 63 lingvoj.


En Esperanto li diris: ’Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta’


La bondeziron en esperanto akceptis ĝojoplena kriego de la esperantistoj kiuj ĉeestis en placo sankta Petro por la dek-sesa sinsekva fojo.

Ĉi-foje la grupeto estis pli nombra ol kutime: aldoniĝis kelkaj gejunuloj el pluraj landoj: ili venis al Italio por partopreni en la IJF, la paska junulara festivalo en regiono Abruco (Abruzzo), sed ĝi estis nuligita pro la tertremo. Iliaj paneloj kiuj konsistigis la vorton E-S-P-E-R-A-N-T-O aperis en la monda televida elsendo, klare, dum du fojoj.

Legu plue kaj vidi la fotojn ĉe: http://www.ikue.org/pasko2009/pasko2009.htm

Published at 06:47 ( 13 comments / 661 visits )
This post is public

April 12, 2009

MONKOLEKTO de Itala Esperantista Junularo/Itala Esperanto-Federacio 'HELPE AL ABRUCO'

Monkolekto ''Helpe al Abruco''

La itala urbo L'Aquila (La Aglo) kaj la regiono Abruco estis frapitaj, frumatene la 6-an de aprilo 2009, de katastrofa tertremo, kiu mortigis ĉirkaŭ 300 homojn kaj senhejmigis pli ol 20.000.

La okazaĵo kaŭzis, inter alie, la nuligon de la ĉijara Internacia Junulara Festivalo, kiu devintus okazi en Giulianova (provinco de Teramo). La festivalejo estas uzita por loĝigi senhejmigitajn maljunulojn el la provinco de L'Aquila. IJF-teamo anstataŭigis la festivalon per volontula agado de kolektado de rimedoj tra la urbaj vendejoj.
Jam dum la 7-a kaj la 8-a de aprilo, danke al la donemo de la giulianovanoj, IEJ kolektis ĉirkaŭ 500 kg da pastaĵo, 80 litrojn da lakto, 100 kg da tomatsaŭco, 200 kg da ladskatolaj manĝaĵoj, kaj rimedojn por infanoj, kiel ekzemple vindotukoj kaj homogenaĵoj (legu la raporton).

Por ke ĉiuj, en kaj ekster Esperantio, povu oferti sian helpon al la frapita regiono Abruco, Itala Esperantista Junularo kaj Itala Esperanto-Federacio nun estigas bonfaran monkolekton kiu celas ekonomie helpi la rekonstruadon de la urboj trafitaj de la katastrofo.

La monkolekto, nomita "IEJ/IEF - Helpe al Abruco", jam aktiviĝis, kaj ĉesos la 30-an de aprilo 2009. La kolektatan sumon oni tiam transdonos al la itala Civitana Helpo-Organizaĵo (Protezione Civile). Pri la monkolekto oni detale rakontos per la paĝaro de IEJ http://iej.esperanto.it

Ankaŭ vi povas kontribui, ĉu kiel unuopulo, ĉu kun via familio kaj amikaro, ĉu kun via loka grupo. Anoncu vian donacon per retpoŝto, kaj via nomo estos publikigata en la liston de donacintoj (vidu malsupre).


Por sendi siajn kontribuojn:

• Bankkonto
je nomo de: Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani
ĉe banko: BANCA MEDIOLANUM
IBAN-kodo: IT84T0306234210000000932107
BIC-kodo/SWIFT: MEDBITMM
Motivo de la pago: "HELPE AL ABRUCO"

• UEA-konto:
ieja-z
Motivo de la pago: "HELPE AL ABRUCO"

Ĉiuj tiuj, kiuj jam sendis antaŭpagon por la Internacia Junulara Festivalo 2009 en Giulianova, nuligita pro la neceso gastigi senhejmigitojn en la festivalejo, povas helpi nian monkolekton rezignante la redonon de la antaŭpago. Interkonsentu pri tio kun la kasistino de IEJ Elina Koryak <elina.koryak@gmail.com>.

Ĉiuj tiuj, kiuj deziras ke sia nomo (aŭ plumnomo) estu publikigita en la paĝaron de IEJ, sendu detalojn pri la donitaĵo per la tiucela formularo.

La italaj esperantistoj



Published at 07:59 ( 2 comments / 284 visits )
This post is public

August 14, 2008

1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)

1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)

Pizo/Pisa (Italio), 18a-24a de septembro 2008

De ĵaŭdo la 18an de septembro ĝis merkredo la 24an, okazos en Italio nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...

Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Càscina, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno al siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj lernantoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu "kultura laboro".

Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe...) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj "kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte.

Inter la kandidatoj oni rapide elektos la partoprenontojn.

Pliajn informojn vi trovos ĉe http://ski.esperantoitalia.it

KANDIDATIĜA DEMANDARO
(1) Nomo:
(2) Familia Nomo:
(3) Sekso:
(4) Naskiĝdato:
(5) Retadreso(j):
(6) Loĝurbo:
(7) Adreso:
(8) Nacieco(j):

(a) Kiam kaj kiel vi esperantiĝis?
(b) En kiuj esperanto-renkontiĝoj vi jam partoprenis?
(c) Kiel vi prezentus vian landon al mezlernejaj knaboj?
(d) Ĉu vi konas popolajn dancojn el via lando? Kiujn? Ĉu vi pretas ilin montri?
(e) Ĉu vi kapablas ludi muzikon aŭ kanti popolajn kantojn de via lando?
(f) Ĉu vi kapablas kuiri tipajn manĝaĵojn el via lando? Kiujn?

ĝin sendu (kompilita) al: kandidatig xoj.ski@gmail.com



Published at 17:41 ( 1 comment / 824 visits )
This post is public

June 24, 2008

ZaiNo ZiNgAro (Cigana DorsoSako) - Festivalo de Subtenebla Vojaĝo

 

Legambiente
 
 
 
Bergamo

 

 

VIN INVITAS

al tria fojo de

 

ZaiNo ZiNgAro

 

 (Cigana DorsoSako)

Festivalo de Subtenebla Vojaĝo

 

 

KIO ESTAS… ZAiNo ZiNgAroestas projekto de LEGAMBIENTE BERGAMO por antaŭenpuŝi interkulturan interŝanĝon respektante malsamecojn inter la popoloj de la mondo, por atingi pli viveblan mondon, por ĉiuj kaj pacan. Ambasadoroj de tia mondo estas vojaĝantoj, kiuj per siaj spertoj, proparolas kaj disvolvigas plurkulturon, belecon de malsameco, riĉecon de vario. Tial ni organizas festivalon pri vojaĝo kaj vojaĝantoj, por gustumi tiajn temojn rekte el la buŝo kaj koro de la ge-vojaĝantoj.

TEMAS PRI... Ĉi-tiu jaro, krome al subtenebla vojaĝo (tiu, kiu agas respekte pri kulturo sed ankaŭ respekte pri la ejoj, do respekte pri medio), vastan spacon estos donota al temo pri lingvoj, ĉar 2008 estas (akorde kun UNESKO), la “internacia jaro de la lingvoj”. Tial ni parolos ankaŭ pri dialektoj kaj Esperanto.
 
POR KIU… ZAiNo ZiNgArosin adresas al ĉiuj, vojaĝantoj kaj ne, kiuj kredas je unu mondo, liberece vivinda, respektoplena pri malsameco, kaj ne je unu mondo homogena por riĉeco kaj povo de malmultuloj.
 
POR GE-VOJAĜANTOJ… Jen nia invito: se vi estas vojaĝanto je dispono por kunpartigi vian sperton kune kun aliaj vojaĝantoj aŭ simplaj scivoluloj, se vi estas eksterlandano vojaĝante en Italio kaj se vi volas al ni paroli pri via lando, se vi volas prelegi pri viaj vojaĝoj aŭ antaŭpuŝi materialon pri via vojaĝo (kiel libroj aŭ artaĵoj), aŭ se vi volas kunpartigi viajn sonvidaĵojn publike montrante ilin, kontaktu nin por aliĝi al festivalo.
Krome: la Centro kie okazas la festivalo estas memzorgantejo kun 30 litoj kaj kuirejo. Iniciato ne estas profitcele, tial partoprenantoj ne gajnas monon, tamen nek elspezas: dormon kaj manĝon oferas Legambiente.
 
POR SIMPATIANTOJ KAJ SCIVOLULOJ… ZAiNo ZiNgAroestas malfermita al ĉiuj: lia celo estas disvolvigi interkulturon kaj plurkulturon, nepraj riĉecoj por pli bona mondo. Ĉu vojaĝo kaj malsameco vin fascinus? Bonvolu partopreni!!! Por atingi la programon de la festivalo, kontaktu nin ĉe Legambiente Bergamo.
 
KIE KAJ KIAM… ZAiNo ZiNgArookazos ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2008 en MEZZOLDO (Bergamo - Italio), ĉarma vilaĝeto je 1000 metroj sur mara nivelo en Val Brembana, laŭ la antikva “Strato Priula”, tre grava internacia strato dum pasintaj jarcentoj.
 
LEGAMBIENTE BERGAMO
marinocurnis@marinocurnis.com
Published at 09:13 ( 2 comments / 538 visits )
This post is public

June 24, 2008

Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!

KARAVANO DE “OROBIE” MONTAROJ kaj ESPERANTO!!!

KIO ESTAS?
“Karavano de Orobie” estas iniciato de Legambiente Bergamo (www.legambientebergamo.it), media asocio, kune kun la Parko de Bergamaj “Orobie” kaj kune kun Esperantujo, kunligata al nacia (itala) kampanjo de Legambiente “Karavano de la Alpoj”.
Per piedirado tra la teritorio de Alpoj “Orobie” inkluzivita en la Natura Regiona Parko kaj per serio de eventoj, Legambiente Bergamo intencas proponi prikonsideron pri la temo de turismo en la Alpoj, sugestante alternativojn koherajn kun la medio. Celo de la Karavano estas diri ke eblas agi subteneblan turismon, vojaĝon, simple marŝante kaj malkovrante lokajn belecojn (multaj lokaj politikistoj subtenas fakte malsubteneblan turismon per neĝ-instalaĵoj kiuj turpigas naturon, eĉ sciantaj ke neĝo ne estas multa lastatempe...).
Per kunlaborado de Marino Curnis (bergama esperantisto kaj vojaĝanto fama pro piedvojaĝo el Bergamo al Irano “Eurasia Pedibus Calcantibus”, www.marinocurnis.com), la internacia esperantujo kaj multaj lokaj organizoj, la “Karavano de Orobie” estas eskurso tute piede, laŭ 300 kilometroj kaj dum 18 tagoj, malkovrante la estaĵoj en la Parko de “Orobie” Alpoj. Dum marŝado estas kelkaj oficialaj eventoj (precipe vespere), kaj apartaj okazoj (renkontiĝoj kun lokaj loĝantoj malkovrante la lokan kulturon).
 
KIAM?
Ekde la 23-a aŭgusto ĝis la 10-a septembro 2008. Vi povas elekti dum kiom da tagoj partopreni, tamen vi devas ĝin komuniki al organizantoj (sube estas la kontaktoj). Poste, ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro okazos la tria festivalo pri la subtenabla vojaĝo “Zaino Zingaro” (=Cigana DorsoSako) en Mezzoldo (Bergamo).
 
KIU PARTOPRENAS?
La karavano estas por ĉiuj, ge-esperantistoj kaj ne ge-esperantistoj, kiuj volas partopreni al piedirado kaj al kunligitaj eventoj.
 
KIAL PARTOPRENI?
Unue ĉi-jare estas internacia jaro pri lingvoj, Esperanto estas nia propono. Due per la Karavano kaj per la E-Partopreno, oni eblas doni grandan amaskomunikilan videblecon al temoj de Medio, Subtenebla Turismo, Lingvo kaj Esperanto.
 
KIOM DA MONOJ KOSTAS?
Legambiente Bergamo oferas per aliĝo de 30 euroj asekuron al partoprenantoj kaj asocian membrokarton kaj tranoktadon (kiam eblus, Legambiente aranĝas per helpo de urbestroj malmultekost-dormejojn ekzemple en gimnastejoj, lernejoj, ktp.). Kunportu dormosakon! Pri manĝaĵo oni devas aĉeti ĝin dum marŝado (ĉiu devas zorgi pri ĝi per sian monon). Kosto estos espereble (pro manĝo kaj dormo), 15€ tage. Vojaĝo kaj vizo al Italio estas je kosto de aligxantoj.
 
KONTAKTOJ
Por partopreni aŭ akiri pli da informoj pri la “Karavano de Orobie”:
 
 
 
Published at 00:57 ( 3 comments / 530 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Marko

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...