September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (1)
August 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
December 2008 (1)
November 2008 (1)
October 2008 (2)
September 2008 (7)

September 1st, 2008

komenco...

Saluton karaj !

Mi jxus kreas mian blogon. Fakte estas cxefe provo por vidi kiel funkcias. Eble poste mi permesos al Romain havi propran.

Mi kore salutas al cxiuj ! Ne hezitu skribi mesagxeton !

Marion

Published at 08:39 / 2 comments / 298 visits
This post is public

September 2nd, 2008

Esperanto en Yahoo Answers

Regule aperas demandoj pri esperanto en Yahoo Answers, kaj ne ĉiam troviĝas ĝustatempe esperantistoj por bone respondi ilin !

Jen kelkaj ekzemploj.

Published at 13:19 / 4 comments / 397 visits
This post is public

September 2nd, 2008

"Effondrement – Comment les sociétés décident de leur disparition ou de leur survie" - Jared Diamond

Les problèmes écologiques qui se posent aujourd'hui mettent notre société en péril. Cette situation s'est déjà présentée par le passé !

Résumé d'un livre très fouillé de Jared Diamond, paru dans L'Essor, juin 2008

Published at 15:41 / 0 comments / 206 visits
This post is public

September 8, 2008

ĉu iu ŝatas ludi skrablon en esperanto ?

Mi ŝatas ludi skrablon en skrablo.ikso.net. Sed mi ankaù ŝatas ludi skrablon en esperanto kun mia filo Romain, kun miaj gastoj, aù dum REF (Renkontiĝo de Esperantaj Familioj) ! Do mi decidis esperantigi franclingvan skrablon.

Mi tamen unue havis demandojn:
- ĉu ekzistas diversaj versioj de kvantoj kaj valoroj de la tegoletoj en esperanto ?
- kial oni ricevas komence ok tegoletojn, dum estas sep en aliaj lingvoj ?
- kial la suma nombro de tegoletoj estas 100 ? (en la franca 102)

Pri la valoroj de la tegoletoj mi havas nur unu komenton: laù mia sperto la Ĵo havas tro altan valoron (10), ĉar ĝi estas tre facile uzebla en la sufikso -aĵ-. En mia konkreta versio mi elektis valoron 5. Sed ĉu la sumo de la valoroj iel gravas kaj devas esti fiksa ?

Mi scivolas pri la spertoj kaj komentoj de aliaj!

Por la konkreta adapto de la ludo al esperanta versio mi pretigis ludtabulon kaj novajn indikojn por alglui sur la tegoletojn, en xls-formato. Mi disponigas tion en mia dokumentoj.

Mi ankaù ĵus malkovris, ke ekzistas diversaj dokumentoj por mem manlabori esperantlingvan skrablon en www.edukado.net en la rubriko Metiejo. Tie vi trovos ludtabulon multe pli belan ol la mia !

Published at 19:44 / 0 comments / 197 visits
This post is public

September 16, 2008

Recette d'automne : la soupe à la courge

Ma soupe à la courge préférée...

  • · Faire revenir 1 échalotte (ou 1 oignon) dans un peu de beurre au fond d’une casserole.
  • · Ajouter 500 gr de courge (idéalement potimarron) coupée en petits morceaŭ (2 cm de coté).
  • · Ajouter 5 dl de bouillon de légumes.

Cuire à petit bouillon (env. 20 minutes)


  • · Ajouter 1 dl de vin blanc.
  • · Ajouter 1 dl de vermouth.
  • · Sel, poivre, curry, gingembre.

Cuire encore 5 minutes


  • · Retirer du feu
  • · Ajouter 2 dl de double-crème [45%] (ne doit pas cuire) .
  • · Mixer pour intégrer la crème et obtenir la consistance onctueuse.
  • · Servir en ajoutant un filet de crème blanche

Bon appétit !

Merci à Nicole pour cette recette !

Published at 08:52 / 1 comment / 299 visits
This post is public

September 16, 2008

Aŭtuna recepto : kukurba supo

Mia plej ŝatata kukurba supo...

  • iom rostigu erigitan askalonon (aŭ cepon) en iom da butero en kuirpoto
  • aldonu 500 g da kukurbo erigita (en 2-centimetraj pecoj); plej bongustas Hokkaido aŭ Butternut kukurbo.
  • aldonu 5 dl da legom-buljono

Kuiru kun boletoj (proks. 20 minutojn)

  • aldonu 1 dl da blanka vino
  • aldonu 1 dl da vermuto (Martini)
  • aldonu salon, pipron, kareon kaj zingibron

Kuiru ankoraŭ 5 minutojn

  • forprenu la poton de la kuirilo/fajro
  • aldonu 2 dl da duobla kremo (45 %) (aŭ jogurton)
  • likvigu la tuton per elektra likvigilo ĝis la supo estas homogena
  • servu kun iom da kremo surverŝita kiel ornamo

Bonan apetiton !

Dankon al Nicole pro tiu recepto !

Published at 09:12 / 4 comments / 346 visits
This post is public

September 16, 2008

Mia patrino ekvojaĝis

Mia patrino, Mireille Grosjean, ĵus ekvojaĝis... Ĝis majo 2009 ŝi vizitos Koreion, Japanion, Kanadon, kaj aliajn landojn (eble mi ne scias ĉiujn detalojn...). Plej longe ŝi restados en Japanio.

Vizitu ŝian blogon : http://mirejo.blogspot.com/

Bonan vojaĝon, panjo !

Published at 09:37 / 6 comments / 492 visits
This post is public

October 6, 2008

Bonjour !

Bonjour à mes amis francophones !

J'avais commencé ce blog surtout en espéranto, pour mes amis éloignés... Mais ne vous découragez pas: la plupart des textes sont aussi en français, même si les titres des photos ne sont pas toujours bilingues.

Merci de votre visite, et laissez-moi un petit message sur le livre d'or !

Amitiés

Marion

Published at 10:29 / 0 comments / 184 visits
This post is public

October 29, 2008

Dulingveco kaj esperanto

Antaŭ iom pli ol dek jaroj, mi estis graveda, kaj decidis paroli esperanton kun miaj ontaj infanoj.

Kial ? ĉar mi opiniis ke dulingveco en si mem estas io tre utila por la infanoj, kaj mi ne sentis min preta paroli alian fremdan lingvon ol esperanton.

Mi tamen havis timojn, ĉefe pri la reago de la infanoj kiam ili iĝas grandaj. Mi estis bonŝanca, ĉar tiam mi povis babili kun du plenkreskaj denaskuloj, kaj ambaŭ tre kuraĝigis min uzi esperanton familie, kio kompreneble trankviligis min pri la onta reago de la infanoj...

Mi ĉefe memoras du konsilojn de tiuj bonaj amikoj. Unu bedaŭris ke la patro ĉesis paroli en esperanto kun la infanoj kiam ŝi aĝis sep jarojn proksimume. Pro tio ŝi ne lernis la vortojn, kiujn oni kutime lernas post tiu aĝo, kaj ŝi devis tion poste lerni mem. La alia tre varme rekomendis al mi partopreni kun la infanoj en REF, kiu estas la plej bona kaj agrabla renkontiĝo por denaskaj esperanto-parolantoj.

Kaj tiujn du konsilojn mi daŭre sekvas ! Kaj mi mem spertas kiel tiuj du elementoj gravas por miaj du filoj: bona rego de la lingvo kaj ligoj kun amikoj per tiu lingvo.

Pli poste mi ankaŭ aŭdis mian patrinon paroli pri siaj lernantoj en la mezlernejo. Ŝi diris ke kutime plej bonajn rezultojn havas la lernantoj dulingvaj, kiuj regule studas sian familian lingvon (t.e. la lingvo ne uzata en la lernejo). Ankaŭ bonajn rezultojn, sed ne tiom, havas la unulingvaj lernantoj, kaj havas malfacilaĵojn la dulingvaj lernantoj, kiuj ne havas la okazon studi sian familian lingvon. Kutime temas pri enmigrintoj, do ilia familia lingvo ne estas la lingvo uzata en la lernejo.

Ekde tiam mi provas instigi mian filon Romain legi kaj skribi en esperanto. Mi ankaŭ foje provizas lin per gramatikaj ekzercoj. Mi volas doni al li okazon studi esperanton kiel la enmigrintoj povas studi sian familian lingvon.

Pli ĝenerale mi pripensas: kion ni volas doni al niaj infanoj kun familia uzo de esperanto ? ĉu bazan scion de lingvo utila, kiun ili povos poste mem plibonigi se ili volas ? aŭ ĉu veran dulingvecon, ankaŭ skriban ?

Kompreneble ne temas pri prijuĝo en tiuj pripensoj. Ekzistas mil vojoj, kaj ĉiuj valoras. Mi tamen pensas ke foje, kiam ni parolas esperanton familie, ni supertaksas la dulingvecon de niaj infanoj... Skribe ili ofte havas malfacilaĵojn en esperanto.

Tio ankaŭ havas sian bonan flankon: eblas daŭre aserti ke denaskaj esperanto-parolantoj ne parolas pli bone ol homoj kiuj poste lernis; kaj tio estas bona argumento por montri la facilecon de nia lingvo !!

Viaj komentoj bonvenas, kaj se iu volas sendi tiujn pripensojn sur denask-l, bonvolu !

Published at 08:54 / 4 comments / 328 visits
This post is public

November 6, 2008

Svisa esperanto-semajnfino

Okazis pasintsemajnfine svisa esperanto-semajnfino en Sangernboden. Ĝi celis interalie familiojn. Partoprenis kvar familioj, kun entute naù infanoj, el la diversaj lingvo-regionoj de Svislando. Entute partoprenis 23 homoj.

Vidu la fotojn en mia albumo !

Ni ĉiuj bone amuziĝis, kaj ĝojis ekkoni novajn homojn.

Aperis marde artikolo en la loka germanligvan gazeto :

http://193.247.189.70/fn/smifrontendprod/artikel.cfm?id=88679
Published at 20:49 / 3 comments / 332 visits
This post is public

December 8, 2008

Recepto: kukurbaj lasanjoj

Unue se vi bezonas klarigojn pri lasanjoj, vidu Vikipedion. Mi kutime nomas tiun pladon "fornopastaĵoj".

Por 4 personoj jen la bezonataj aferoj:

  • 200 g fornopastaĵoj (atentu la kuir-instrukciojn: kelkajn oni devas antaùkuiri, kelkajn ne)
  • iom da oleo (oliva se eblas)
  • 1 cepo en malgrandaj pecoj
  • 1 ajlero en malgrandaj pecoj
  • 1 kg kukurbo en kubetoj
  • 2 dl kremo
  • timio, majorano, aliaj italaj aù sudfranciaj herboj
  • salo, eventuale pipro
  • 400 g fungoj (simplaj, ne tro forte gustaj, en la franca "champignons de Paris")
  • iom da butero
  • raspita fromaĝo por surŝuti (ekzemple Gruyère)


1. Mallonge rostu cepon kaj ajlon en olivoleo. Aldonu la kukurbajn kubojn kaj la spicojn. Aldonu la kremon kaj eventuale iom da akvo (la kukurbo ne devas esti komplete kovrita de likvaĵo, sed tamen pli ol duone). Kuiru per malforta bolado kun kovrilo ĝis la kukurbo estas mola (almenaù 20 minutojn). Kaĉigu. Gustumu kaj eventuale aldonu spicojn.

2. La fungojn purigu kaj tranĉu maldike. Varmigu kuirpoton. Enmetu samtempe la buteron kaj la fungojn. Rostu mallonge per granda varmeco. Aldonu salon. Ĉesu rosti antaù la fungoj produktas likvaĵon (ili ne devas esti komplete kuiritaj).

3. Enŝaltu la bakujon je 200° C. Pretigu pladon por grateni en la bakujo. Komencu plenigi ĝin per iom da kukurba kaĉo sur la fundo. Kovru ĝin per tavolo da fornopastaĵoj, daùrigu kun tavolo da kukurba kaĉo, tavolo da fungoj, tavolo da fornopastaĵoj, ktp. Finu per la kukurba kaĉo. Surŝutu raspitan fromaĝon.

4. Baku la tuton en la bakujo. Kuiru laù la indikoj de la fornopastaĵoj (kutime 30 ĝis 40 minutojn je 200° C).

Bonan apetiton !

Dankon kaj salutojn al Kimie, kiu petis esperantan tradukon de tiu ĉi recepton, kaj tiel haveblas ĝin al vi !

Kaj dankon al Barbara kiu konatigis la recepton al mi !

Published at 14:55 / 1 comment / 253 visits
This post is public

( 11 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...