Mia plej ŝatata kukurba supo...
- iom rostigu erigitan askalonon (aŭ cepon) en iom da butero en kuirpoto
- aldonu 500 g da kukurbo erigita (en 2-centimetraj pecoj); plej bongustas Hokkaido aŭ Butternut kukurbo.
- aldonu 5 dl da legom-buljono
Kuiru kun boletoj (proks. 20 minutojn)
- aldonu 1 dl da blanka vino
- aldonu 1 dl da vermuto (Martini)
- aldonu salon, pipron, kareon kaj zingibron
Kuiru ankoraŭ 5 minutojn
- forprenu la poton de la kuirilo/fajro
- aldonu 2 dl da duobla kremo (45 %) (aŭ jogurton)
- likvigu la tuton per elektra likvigilo ĝis la supo estas homogena
- servu kun iom da kremo surverŝita kiel ornamo
Bonan apetiton !
Dankon al Nicole pro tiu recepto !
Send a message
Search for members
Marion says:
ulo38 says:
ĝiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiis!
Marion replies:
Vidu: www.reta-vortaro.de/revo
Tio estas bona vortaro por pigruloj !!
Roland Platteau says: