Kiam mi havis junajn infanojn, kaj uzis esperanton kun ili, mi tradukis kelkajn rimajn aù kantajn ludetojn, kiujn ili tre ŝatis.
Jam delonge mi volis iel havigi tion al aliaj familioj... Do jen ! Ĝuu la sonojn kun tekstoj kaj klarigoj.
Mi ankaŭ indikas ligon per kiu vi povas elŝuti la sondokumentojn en mp3-formato kaj savi ilin sur via komputilo, ktp.
Rajdas mi sur la ĉeval'
klaku ĉi tie por elŝuti en mp3-formato
Rajdas mi sur la ĉeval'
Kiam trotas ĝi, furzas ĝi
(bruo de furzoj)
La infano sidas sur viaj genuoj. Viaj genuoj moviĝas kiel ĉevalo, pli aù malpli forte laù la aĝo de la infano... Vi povas ripeti, la infanoj kutime tre ŝatas tion !
Tradukita el la franca.
La prameto
klaku ĉi tie por elŝuti en mp3-formato
Tien iras kaj revenas
[Nomo de la infano], ĉu vi volas pagi ?
Ne ? Do - puf - en la akvon !
La infano sidas sur viaj genuoj kaj rigardas al vi. Unue balancu lin flanken per la manoj, imitante movon de boato. Se la infano respondas jes (li volas pagi), rekomencu la kanton kaj la praman veturadon. Se li ne volas pagi, renversu lin malantaùen, kvazaù en la akvon.
Bone tenu lin, kaj atentu ke estas neniu obstaklo danĝera por lia kapo !
Tradukita el la franca.
Unu, du, mia ŝu'
klaku ĉi tie por elŝuti en mp3-formato
Tri, kvar, kvin - serĉu min
Ses, sep, ok - blanka kok'
Naŭ kaj dek - kapro faras "mek, mek, mek !"
Ni ne uzis multajn rimaĵojn, sed tiun ni ŝatis, kaj ofte uzis ĝin kiam ni devis grimpi ŝtuparojn (4 etaĝojn...).
Pliajn rimaĵojn vi trovos en la Reto-Klubo, kaj se vi havas infanojn kaj parolas esperanton kun ili, nepre vizitu ankaù la Vikion por familioj !
Du pliaj fingroludoj venos iam...
translate into English
Send a message
Search for a member
Silvia Garnero says:
Jules Groyne says:
Karesema says:
Dankon...de nun mi kantos tiujn infankantojn.Kisojn.
Reinaldo Zin says:
Dankon pro la rimversaĵoj. Mi provos ilin kun mia kvinmonata bebo!
Amike,
Reinaldo
Odamir says:
Tiuj kantetoj estas belaj kaj facilaj.
Mi uzos ilin por kanti al miaj filoj kaj al malrichaj infanetoj kiujn mi pri zorgas chiu sabate.
Sallapro says:
Sonja Petrovic-lundberg says:
Marion says:
Federico Gobbopro says: