Marion Published on December 8, 2008
by Marion

Marion's blog

Browse posts
The Big Ask : vidéo pour nous pousser à agir en faveur du climat
Posted on March 23, 2009
«La sortie du capitalisme devra être négociée dans les quinze ans à venir»
Posted on March 17, 2009
le canton de Neuchâtel accepte une motion pour valoriser l'espéranto
Posted on February 19, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
kantono Neuchâtel akceptas mocion por valorigi esperanton
Posted on February 19, 2009
1 comment (latest 7 months ago)
Recepto: kukurbaj lasanjoj
1 comment (latest 3 months ago)
Svisa esperanto-semajnfino
Posted on November 6, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Dulingveco kaj esperanto
Posted on October 29, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Bonjour !
Posted on October 6, 2008
Mia patrino ekvojaĝis
Posted on September 16, 2008
6 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 245 times

Recepto: kukurbaj lasanjoj

Monday December 8, 2008 at 02:55PM

Unue se vi bezonas klarigojn pri lasanjoj, vidu Vikipedion. Mi kutime nomas tiun pladon "fornopastaĵoj".

Por 4 personoj jen la bezonataj aferoj:

  • 200 g fornopastaĵoj (atentu la kuir-instrukciojn: kelkajn oni devas antaùkuiri, kelkajn ne)
  • iom da oleo (oliva se eblas)
  • 1 cepo en malgrandaj pecoj
  • 1 ajlero en malgrandaj pecoj
  • 1 kg kukurbo en kubetoj
  • 2 dl kremo
  • timio, majorano, aliaj italaj aù sudfranciaj herboj
  • salo, eventuale pipro
  • 400 g fungoj (simplaj, ne tro forte gustaj, en la franca "champignons de Paris")
  • iom da butero
  • raspita fromaĝo por surŝuti (ekzemple Gruyère)


1. Mallonge rostu cepon kaj ajlon en olivoleo. Aldonu la kukurbajn kubojn kaj la spicojn. Aldonu la kremon kaj eventuale iom da akvo (la kukurbo ne devas esti komplete kovrita de likvaĵo, sed tamen pli ol duone). Kuiru per malforta bolado kun kovrilo ĝis la kukurbo estas mola (almenaù 20 minutojn). Kaĉigu. Gustumu kaj eventuale aldonu spicojn.

2. La fungojn purigu kaj tranĉu maldike. Varmigu kuirpoton. Enmetu samtempe la buteron kaj la fungojn. Rostu mallonge per granda varmeco. Aldonu salon. Ĉesu rosti antaù la fungoj produktas likvaĵon (ili ne devas esti komplete kuiritaj).

3. Enŝaltu la bakujon je 200° C. Pretigu pladon por grateni en la bakujo. Komencu plenigi ĝin per iom da kukurba kaĉo sur la fundo. Kovru ĝin per tavolo da fornopastaĵoj, daùrigu kun tavolo da kukurba kaĉo, tavolo da fungoj, tavolo da fornopastaĵoj, ktp. Finu per la kukurba kaĉo. Surŝutu raspitan fromaĝon.

4. Baku la tuton en la bakujo. Kuiru laù la indikoj de la fornopastaĵoj (kutime 30 ĝis 40 minutojn je 200° C).

Bonan apetiton !

Dankon kaj salutojn al Kimie, kiu petis esperantan tradukon de tiu ĉi recepton, kaj tiel haveblas ĝin al vi !

Kaj dankon al Barbara kiu konatigis la recepton al mi !

1 Comment / add your comment?

Lidka Nowak says:
Mi nepre provos fari tion:)
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...