Antaŭ iom pli ol dek jaroj, mi estis graveda, kaj decidis paroli esperanton kun miaj ontaj infanoj.
Kial ? ĉar mi opiniis ke dulingveco en si mem estas io tre utila por la infanoj, kaj mi ne sentis min preta paroli alian fremdan lingvon ol esperanton.
Mi tamen havis timojn, ĉefe pri la reago de la infanoj kiam ili iĝas grandaj. Mi estis bonŝanca, ĉar tiam mi povis babili kun du plenkreskaj denaskuloj, kaj ambaŭ tre kuraĝigis min uzi esperanton familie, kio kompreneble trankviligis min pri la onta reago de la infanoj...
Mi ĉefe memoras du konsilojn de tiuj bonaj amikoj. Unu bedaŭris ke la patro ĉesis paroli en esperanto kun la infanoj kiam ŝi aĝis sep jarojn proksimume. Pro tio ŝi ne lernis la vortojn, kiujn oni kutime lernas post tiu aĝo, kaj ŝi devis tion poste lerni mem. La alia tre varme rekomendis al mi partopreni kun la infanoj en REF, kiu estas la plej bona kaj agrabla renkontiĝo por denaskaj esperanto-parolantoj.
Kaj tiujn du konsilojn mi daŭre sekvas ! Kaj mi mem spertas kiel tiuj du elementoj gravas por miaj du filoj: bona rego de la lingvo kaj ligoj kun amikoj per tiu lingvo.
Pli poste mi ankaŭ aŭdis mian patrinon paroli pri siaj lernantoj en la mezlernejo. Ŝi diris ke kutime plej bonajn rezultojn havas la lernantoj dulingvaj, kiuj regule studas sian familian lingvon (t.e. la lingvo ne uzata en la lernejo). Ankaŭ bonajn rezultojn, sed ne tiom, havas la unulingvaj lernantoj, kaj havas malfacilaĵojn la dulingvaj lernantoj, kiuj ne havas la okazon studi sian familian lingvon. Kutime temas pri enmigrintoj, do ilia familia lingvo ne estas la lingvo uzata en la lernejo.
Ekde tiam mi provas instigi mian filon Romain legi kaj skribi en esperanto. Mi ankaŭ foje provizas lin per gramatikaj ekzercoj. Mi volas doni al li okazon studi esperanton kiel la enmigrintoj povas studi sian familian lingvon.
Pli ĝenerale mi pripensas: kion ni volas doni al niaj infanoj kun familia uzo de esperanto ? ĉu bazan scion de lingvo utila, kiun ili povos poste mem plibonigi se ili volas ? aŭ ĉu veran dulingvecon, ankaŭ skriban ?
Kompreneble ne temas pri prijuĝo en tiuj pripensoj. Ekzistas mil vojoj, kaj ĉiuj valoras. Mi tamen pensas ke foje, kiam ni parolas esperanton familie, ni supertaksas la dulingvecon de niaj infanoj... Skribe ili ofte havas malfacilaĵojn en esperanto.
Tio ankaŭ havas sian bonan flankon: eblas daŭre aserti ke denaskaj esperanto-parolantoj ne parolas pli bone ol homoj kiuj poste lernis; kaj tio estas bona argumento por montri la facilecon de nia lingvo !! ![]()
Viaj komentoj bonvenas, kaj se iu volas sendi tiujn pripensojn sur denask-l, bonvolu !
Send a message
Search for members
Niko Kalivoda says:
Niko Kalivoda edited this comment 12 months ago.
Marion replies:
Li ekzemple povus skribi 'communa' anstataù 'komuna'. Sed kompreneble ne estas tro malfacile por li lerni la esperantan skribmanieron...
Mi konas multajn familiojn kiuj uzas esperanton regule kun la infanoj. Fakte granda parto de mia reto en Ipernity rilatas kun tio, ĉar ni ofte renkontiĝas en familiaj aranĝoj, kaj ni iĝis bonaj amikoj. Kaj Ipernity estas bona maniero resti en kontakto malgraù la distancoj !
Mirejo Grosjean says:
Mi povis observi kaj sekvi vian laboron kun viaj infanoj kaj mi daùre admiris kaj akmiras vin, kaj vian manieron regule sekvi la fundamentan decidon paroli al ili esperanton. Mi elkore gratulas vin. Pro viaj strebadoj vi nun povas fieri havi du denaskulojn kaj mi ankaù fieras pro tio. Komence estis decidite, ke mi devos paroli al ili la svisgemanan dialekton kaj tie mi fiaskis: mi preferis rektan kontakton pere de la franca lingvo kaj neglektis tiun decidon. Mi hontas pri tio. Mi bedaùras ege.
Bv plu sekvi fidele vian vojon!!
Kisoj de via patrino.
Marion replies: