Ĉiujare la esperanta klubo de lionaj fervojistoj organizas kulturan tagon. Ĉi-tiun jaron, ni proponis tri aktivaĵojn. Ni estis 12 partoprenantoj.
Unue ni vizitis la Muzeon de la Akvo en Liono. Estis la malnova uzino kiu havigis trinkeblan akvon por la loĝantoj de la urbo. Kiam ĝi funkciis, la akvo venis el la riverego Rodano, ĝi estis filtrata trapasante sablon kaj ŝtonetojn kaj estis konservita en grandaj subteraj basenoj kiuj similas al katedralo.
La akvo kiu estas en tiuj basenoj estas trinkebla sed tiu loko ne plu estas nun uzata. Poste la akvo estis pumpita per imponaj pumpiloj kies nur unu restas en la loko. Kaj ĝi estis kondukita al la loĝejoj. La fabriko funkciis ĝis 1976. Alie nova fabriko tre granda kaj moderna antaŭigis ĝin.
Post la tagmanĝo, ni metroe iris al la monteto Rufa Kruco por vidi la Grandan Ŝtonon, fama restaĵo de la glacia erao. Kaj ni malsupreniris uzante la “traboule” ; tiu vorto devenas el la latina lingvo “tra” kaj “ambulare”. En tiu kvartalo de silkaj laboristoj, estis vojetoj tra la domegoj kaj kortojn por iri diskrete kaj ŝirmite de iu strato al alia. En kortoj oni povas admiri kelkajn belegajn ŝtuparojn.
Tiu promenado kondukis nin proksime de silka ateliero kiun ni vizitis. La laboristoj klarigis al ni kiel ili laboras sur silko por fari koltukojn. La kolorigo de la silko estas manfarita per kadroj. La desegno estas sur truita tojlo kiu pasigas la koloron laŭ necese. Oni uzas 5, 6 kadrojn laŭ la nombroj de koloroj sur la modelo. En tiu ateliero, oni ankaŭ pentras ŝalojn en veluro. Estas tipa laboro en Liono.
Tiu-ĉi rakontas la silkan vojon de Ĉinio ĝis Liono.



Tiu-ĉi estas kopio de pentraĵo de Monet.
Finfine, mi povas diri ke ni pasis tre agrablan tagon.