Mia vojaĝo en Uzbekio en 2003

La 19a de aprilo, Toŝkent

Kun la edzo, ni iris Uzbekion per aviadilo. Ok horojn daŭris la vojaĝo. Ni retrovis la filinon en la flughaveno de Toŝkent. Poste, ni veturis la hotelon por lasi la bagaĝojn.



Ni vizitis Toŝkent kun gvidistino. Ne estas multaj monumentoj pro la tertremo de la 26a de aprilo 1966, je la kvina, kiu detruiis la urbon. Cetere, tre sovieta monumento elvokas tiun eventon.






Ni vizitis la mederson "Kukeldaŝ",


la mederson Barak Khan


la mozoleon
de Abou Bakr Mohammed Kaffal Chachi, doktoro de islamo, filozofo kaj poeto kiu vivis de 904 ĝis 979.


Ni vagis en la bazaro "Ĉorsur", sub bela turkiza kupolo.



Vespere, je la kvina, ni iris al la teatro Navoj kiu estis tre fama poeto en Uzbekio. Ni spektis "Faŭston" de Gounod, kantitan en la rusa lingvo. Ĝi daŭris tri horojn ĉar krom la kantoj estis la dancoj. Estis tre bela spektaklo. Mi bone konas la libreton, do ne ĝenis min la rusaj paroloj. La prezo estis tre ĉipa, la operejo de Toŝkent estanta la pli malmultekosta de Azio.