Mi klopodas ne aperi "plendema kaj kritikema", tamen mia sinceremo devigas min diri, ke mi estas ege malĝoja pro la ŝanĝoj de la sistemo aŭ "dezajno" de ipernitio. Mi volus koni tiujn, kiuj estas la pliboniĝoj por la simplaj uzantoj, kia mi estas kaj nun trovas sinsekvon da malfaciloj: eble tio ŝuldas nur al mia malkapablo!!! Tamen la realo estas, ke, en la 12 tagoj post la ŝanĝo, mia paĝo, kiu averaĝe dum du jaroj, en "trankvilaj periodoj" ricevis 56 tagajn vizitojn, ricevis nur 35 potage (420 en 12 tagoj). Ĉu tio, laŭ vi, ne ŝŭldas al la malfacilo, kiun trovas multegaj en la uzado de la nova sistemo? Mi antaŭdankas al kiuj kapablos komprenigi min pri kelkaj avantaĝoj, kompare kun la antaŭa situacio.