youtu.be/oPtT4upFAaw = HALELUJA Jen mia lasta kanto en esperanto. Ja, vi bone komprenis, ke temas pri la lasta kaj ne plu venos aliaj sekve. Kvankam plurmiloj da bonaj samideanoj ŝatas mian poresperantan, muzikan agadon kaj subtenas ĝin (almenaŭ parole, per miloj da gratulmesaĝoj en Facebook, pli ol 222.000 spektadoj de miaj videkantoj en YouTube, ktp), la jam 4 jarojn daŭraj ekskludo kaj bojkotado fare de UEA, TEJO, SAT, IEF... devigis min kompreni, ke mia laboro estas profitodona nur al la mafio reganta tiujn sektecajn organizojn, dum konkreta utilo al la samideanaro ne videblas, ĉar la instrua celo de miaj videkantoj estas neglektita kaj tretita. Kiel ajn, kaj malgraŭ la premanta ĉagreno kaj la pripento pro miaj mistrafe donacitaj 8 jaroj da amo al esperanto kaj ĝiaj idealoj, mia inteligento devigis tiun decidon, kaj mi pardonpetas al kiuj postulis de mi plimulton kaj, sendube, akuzos min pri "malsufiĉa amo al esperanto". Pluraj mesaĝoj de samideanoj gratulis min per flataj vortoj, dirante "ke mi lasos senkomparan heredaĵon kadre de la esperanta kulturo" sed, verŝajne, ili tion jam ne plu memoros. Por kiuj plu volos ne forgesi mian prikantan verkaron, disponeblos la jena paĝo, prilaborita fare de la meritoplena samideano Enrique Ellemberg, parto de ampleksa prezentado de la verkoj de ĉiuj esperantaj kantistoj-muzikistoj. Eble, por kelkiuj estos interese kompari la konsiston de mia verkaro (72 videkantoj kun karaokea teksto, verkaro de simpla mizikamatoro) kun tiu de la aliaj "grandaj artistoj, ofte profesiuloj" en tiu paĝo: ohttp://esperantofre.com/kantoj/kantomr1.htm