VORTOJ = esperanto-cover pri WORDS (Singleton-Cavanaugh-Bertini) esperantigita el la angla far Emanuele Rovere (Manŭel) kaj de li aranĝita, kantita kaj registrita.

Vortoj banalaj estas tre oftaj : evitas mi ilin kaj ankaŭ vi.
Do, kiam mi diris “ Kara, mi amas vin “,
profundan signifon enmetis mi.
Stultajn vortojn mi neniam uzis,
ekde nia plej frua renkontiĝo,
ĉar pli bonas vortoj seriozaj,
kiuj venas senpere el mia kor’.
Kiam mi prenos vian manon por ĉiam,
ĝoje kantos ĉiuj sonoriloj de l’ mondo
kaj ni diros “ Jes, mi volas “ : eternan amon sigelos ni.