Mi ne estas kantisto. Mi estas nur amatoro, kiu, dum sia junaĝo, amegis muzikon, studis ĝin kaj lernis ludi basgitaron per si mem, kantis ĉiuokaze kaj ludis en bonkvalitaj amatoraj grupoj. Por omaĝi al mia gepatra lingvo( la Friula - tiu de mia regiono Friulio, en nordorienta Italujo ), mi verkis, kantis kaj eldonigis 20 kantojn en tiu lingvo. Esperanto mi eklernis en 1985; pos 4 jaroj de intensa agado ene de la loka grupo Nova Espero Friulujo kaj de Itala E-o Federacio, mi flankenlasis la aferon por min dediĉi al mia profesio ( mi estas elektroteknika inĝeniero ). Malbonŝance, antaŭ 26 jaroj, mi ricevis operacion ĉe la voĉaj kordoj kaj, sekve de tio, mia voĉo domaĝiĝis tiel, ke mi ne plu povis kanti: mia animo terure suferis pro tia malbonaĵo kaj, por mildigi ties pezon, dum pli ol dek jaroj mi eĉ ne aŭskultis muzikon.

Lastan jarojn, mi emeritiĝis kaj revenis en Esperantujon: mi rekomencis studi la lingvon, traduki, esperantigi poemojn kaj kantojn, reludeti gitaron.. kaj kanteti, eĉ kontraŭ la priskriboj de kuracistoj, kiuj malkonsilas min tion fari. Mia voĉo nun estas nur pala ombro de tiu, kiu ĝi estis; tamen, mi kuraĝas kanti, pro amo al muziko kaj al Esperanto, kvankam mi bone konscias pri miaj muzikaj voĉlimoj : TIU-CXI ESTAS NUR KLOPODO DONI KOREKTAJN - TAMEN NE BANALAJN - TEKSTOJN SUR AGRABLAJ, SUFICXE BONKVALITAJ MUZIKAJXOJ. Do, mia celo estas precipe instrua, en espero, ke kelkaj valoraj gejunuloj eble trovu intereson kanti miajn proponitajn tekstojn. Por tion faciligi, la disko enhavas ankaŭ la muzikajn bazojn de la kantoj.

Mian modestan verkon mi dediĉas al ĉiuj Esperantistoj kaj precipe al al multaj, kiuj esprimis sian aprobon kaj instigon al ĝia eldonigo. Mi esperas, ke ĝi tiklos vian intereson, donos al vi kelkajn emociojn, eble ĝuon en la aŭskultado... kaj promesas, ke, post nelonge, mi prezentos alian diskon, kun kelkaj el la de mi tute verkitaj kantoj.

ELKOREGAJN DANKOJN KAJ SAMIDEANAN, FRATECAN BRAKUMON AL CXIUJ ! Mànuel.

Apartan dankon al D.ro Nicola Minnaia kaj al S.ro Rikardo Cash, kiuj, afable kaj kompetente, reviziis la kantotekstojn.