Manfredo Published on June 23, 2009
by Manfredo

Manfredo's blog

Browse posts
Kreuzworträtsel oder ESPERANTO ?
Posted on July 7, 2009
10 comments (latest 4 months ago)
Ĉu vi ŝatas manĝi nesalitan supon ?
12 comments (latest 5 weeks ago)
Interesaj citaĵoj el "Alico en Mirlando"
Posted on October 25, 2008
14 comments (latest 4 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 417 times

Ĉu vi ŝatas manĝi nesalitan supon ?

Tuesday June 23, 2009 at 09:07AM

Nu, mi tute ne ŝatas. Sed ĉiam, kiam mi devas legi Esperanton sen supersignoj, estas kvazaŭ mi devas manĝi supon sen salo.

Do mi petegas vin, karaj Esperantistoj, spicu viajn supojn, skribu nur kun supersignoj ! Ne estas bona varbado por nia bona lingvo se vi uzas la x- kaj (pli malbone) la h-sistemo.

Dankegon !

12 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Vi pravas. Tamen ankaŭ la manko de la akuzativo igas la supon nemanĝebla ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manfredo replies:
Jes, vi pravas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kolonjanopro says:
Saluton!

La h-sistemo almenaŭ estas laŭ-Fundamenta.

La ikso-sistemo aperis komence de la 1960-aj jaroj – en pratempo el komputilista vidpunkto: Grizulo († 2006-08-15) iam blogis pri tio je 2005-10-05.

Kompreneble en la jaro 2009 oni devus supozi, ke ĉiu ajn klopodas uzi Unikodon por ĉiam kaj ĉie skribi ankaŭ en la lingvo Esperanto per la ĝustaj literoj.

Povus esti simple, sed kutimoj malfacile ŝanĝeblas ... kaj foje kulpas ankaŭ mallerteco, pigreco aŭ uzado de maltaŭgaj programoj.

Cetere: Salo eble tro abundas en Esperantujo – almenaŭ en babilejoj oni oftege uzas Sal!.

Mi ja preferus sensalan supon al amaso da salo kun iom da supo. :-)

Kolonjano
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Sole fundamenta estas la ĉapelita alfabeto. La piednoto el la 19-a jarcento ne funkcias en nia epoko, kiam ja eblas uzi ĉapelitajn literojn.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Manfredo replies:
Mi nur povas konsenti kun vi.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Manfredo says:
Ankaŭ vi pravas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Johano NL says:
Vi pravas Manfredo, sed pluraj homoj ne scias kiel aperigi supersingnojn Esperantajn... Mi uzas La programeton "Ek!"
Posted 2 months ago. ( permalink )
Manfredo replies:
Se oni instalas Esperanton kiel lingvo kaj uzas la x-sistemon, tiam aŭtomate aperas la supersignojn.
Do ĉiuj Esperantistoj devus instali "Esperanto" kaj ne iliajn gepatrajn lingvojn.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Ana Ligia says:
Saluton el Brazilo!
Manfredo, mi uzas la programon "EK", ĝi estas rapide kaj simpla. Nun vi povas manĝi vian supon kun salo.
Mi interakordigas kun Kolonjano: "estas pli bona sensala supo al amaso da salo kun iom da supo".
Ana Ligia.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Manfredo replies:
Multan dankon, Ana.
Kompreneble, nesalita supo estas pli bone ol trosalita. Sed oni ĉiam devus trovi "la ora mezo". :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Markus Pohl says:
Mi ŝatas vian bildon de la "salo en la supo" kaj trovas la supersignojn belaj aldonaĵoj al la Esperanta skribo. Ie en la interreto mi ĵus legis de unu "malesperantisto", ke la supersignoj estas aĉaj. Interese, ke li skribis en la germana, kiu havas supersignojn mem (kaj eĉ unu specialan leteron). Tio ankaŭ certe aspektas fremda al alilingvanoj.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Manfredo replies:
Dankon, Markus.
Mi tute ne ŝatas tiujn "malesperantistojn", kiuj ĉiam volas "plibonigi" la lingvon. Kaj mi ankaŭ ne ŝatas tiujn, kiuj uzas multe da nov-vortojn. ("Neologismo" ankaŭ estas nov-vorto.)
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...