Manuel García Jurado (Manĉjo) Published on September 3rd, 2009
by Manuel García Jurado (Manĉjo)

Keyword tags

mikronoveloj
tradukrilataj
Alberto Chimal

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 103 times

Tradukaĵo, mikronovelo, "Álbum" de Alberto Chimal

Thursday September 3rd, 2009 at 09:13AM

Tempopunktofotoj el juneco de frutempega virino.

Albumo

Vizaĝon de ŝia patrino. Pupinon, kiun ŝi ĵetis el fenestro. Libron, kiun ŝi bruligis. Fiŝujon, kiun ŝi verŝis sur vivoĉambron. Pupinon, kies krurojn ŝi deŝiris. Ŝian unuan psikiatriiston. Akvujegon, per kiu ŝi frapis ŝian patrinon. Ŝian flegistinon iomete antaŭ ol ŝia foriro. Ŝian patrinflankan avinon iomete antaŭ ol ŝia foriro. Ŝian patron iomete antaŭ ol lia foriro. La vizaĝon de ŝia patrino. Katon, kiun ŝi metis en fornon. Ŝian duan psikiatriiston. Ŝian unuan infanĝardenon. Knabon, kiun ŝi piedbatis. Ŝian trian psikiatriiston. Eltonditan harplektaĵon de ŝia kunstudentino. Angulon, ĉe kiu ŝi restis punita. Tranĉitan vizaĝon de la kunstudentino. Ŝian kvaran psikiatriiston. Ŝian duan infanĝardenon. Hundon, kiun ŝi sentripigis. Seĝon, al kiu ŝi estis alligita. Patrinan brakon en skarpo. Instruistan brakon en skarpo. Brakon de ŝia kvina psikiatriisto en skarpo. Ŝian trian infanĝardenon. Knabon, kiu frapis ŝin. Pecon el orelo de la knabo frapinta ŝin. Ŝian kvaran infanĝardenon. Denuncon kontraŭ ŝi. Monerujon de ŝia patrino. Estron de tiu bazlernerjo, kiu ne akceptis ŝin. La vizaĝon de ŝia patrino. Estron de tiu dua bazlernejo, kiu ne akceptis ŝin. Patrinan kreditkarton. Estron de tiu bazlernejo, kiu akceptis ŝin. Knabinon, kiun ŝi celis droni en necesejo. Knabinon, kiun ŝi puŝis de ŝtuparo. Leteron kontraŭ ŝi skribitan de gepatroj de kunstudentoj. La vizaĝon de ŝia patrino. Unu nudan ŝultron de ŝia patrino. Estron de tiu dua bazlernejo, kiu akceptis ŝin. Vestaĵon de tiu kunstudento, kiu malaperis. La korpon de tiu studento, kiu malaperis. La vizaĝon de ŝia patrino. Policojn, kiuj iris serĉi ŝin. La vizaĝon de ŝia patrino. Buson, kiun ŝi eniris kun ŝia patrino. Unuan hotelon, kie ŝi dormis kun ŝia patrino. Brulegon de la unua hotelaĉo kie ŝi dormis kun ŝia patrino. Policbultenon kun foto de ŝia patrino. La vizaĝon de ŝia patrino. Duan hotelon, kie ŝi dormis kun ŝia patrino. Bebon, kiu eltenis dum tri tagoj en ĉambro kie ŝi dormis kun ŝia patrino. La vizaĝon de ŝia patrino. Telefonon, kiun ŝia patrino klopodis uzi. La vizaĝon de ŝia patrino. Okulon de ŝia patrino. Langon de ŝia patrino. La alian okulon de ŝia patrino. Aŭton de unua viro, kiu veturigis ŝin. Unuan komentiistinon, kiu menciis ŝin ĉe televido. Aŭton de dua viro, kiu veturigis ŝin.

Verkinto: Alberto Chimal. Prenita el la libro "Éstos son los días" (2004).

Tradukinto: Manuel García Jurado Taracena (2009)

2 Comments / add your comment?

Maks Elbo says:
Sprita!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Manuel García Jurado (Manĉjo) replies:
Dankon pro la komento! Se vi ĝuis la rakonteton, vi povas klaki sur temo-etikedon "Alberto Chimal" je via dekstra flanko por trovi aliajn de la sama verkisto.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...