Instrukcio pri plorado
Flankenlasante kialojn, ni atentiĝu pri la ĝusta maniero plori, kaj ni limiĝu je plorado kiu ne fariĝos ploregado, aŭ kiu ne ofendos rideton per ia simileco malgracia. La plorado neelstara aŭ ĉiutaga konsistas el plena kuntirado de la vizaĝo kaj el fojeinterrompata sono, akompanata de larmoj kaj mukoj, tiuj ĉi je la fino, ĉar la plorado finiĝas, kiam oni bone nazpuriĝas. Por plori, direktu la imagon al vi mem, kaj se tio neeblas pro kutimo kredi nur mondon eksteran, pensu ananason kovritan per formikoj, aŭ tiajn golfojn de la Magelana markolo, al kiuj enveturas neniu, neniam. Alveninte la ploradon, vi dece kovru vian vizaĝon per ambaŭ manoj, la mandorsoj eksteren. Infanoj ploru kun la jakmaniko kontraŭ la vizaĝo, kaj prefere ĉe angulo de ĉambro. Meznombra daŭreco de la plorado, tri minutoj.
Verkinto: Julio Cortázar, ĉe la libro "Historias de Cronopios y de Famas" (1962).
Tradukinto: Manuel García Jurado Taracena (2009).