| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
de Boris Ryzhy
Maten', kaj mia urbet' 'stas dormanta.
Plena de feliĉec', fier',
senhejmul' staras sur rubstak' -
ne povas ŝiri siajn okulojn for, fiksrigardantaj
al malgranda objekt' li trovis.
Vidu ĝin ĉi-tiel kaj tiel -
tro kompatinda, olda, ke dolorigas.
Kiu rava aĵet'.
Ujet', aŭ eble bokal'.
Kompat' lasi la bokalon kuŝi.
Kial devas li kuŝi sur la stak'?
Post ĉio ĝi 'stas fragment' el viv' -
Ho, kompat' lasi la bokalon kuŝi,
Eble ĝi povus esti kelktaŭga.
Kio se unusekonde ekde nun
niaj tomboj malaperus,
la vizaĝ' de la Lordo moligus?
Do vi trovis ĝin hejme, ĉu ne?
Ho, mi trovis lokon por ĝi, mia knab'...
AŬTUNO
de Vincente Huidobro:
Mi gardas en miaj okuloj
La varmon de viaj larmoj
La lastaj
Nun
vi ne povos plori
Neniam plu
Per la vojoj
ne finiĝeblaj
Fingroj
neĝblankaj
Deŝiras ĉiujn foliojn
Kia lac'
La vent'
La vent'
FLUGILPLUVO
KOVRAS LA TERON
BELORUSO I
de Valzhyna Mort
eĉ niaj patrinoj havas ne ideon kiel ni naskiĝis
kiel ni lasis iliajn krurojn kaj elrampis en la mondon
maniere vi rampas ekde la ruinoj post bombataj
ni ne povis distingi kiu el ni estis knabin' aŭ knabo
ni englutiĝis kun tero pensanta ĝi estis pano
kaj nia estonteco
gimnastikisto en fajna faden' de la horizont'
estis performanta tie
ĉe la plej alta tonalto
ĉiesulino
ni kreskis lande kie
unue via pordo estas strekita kun kreto
tiam mallume ĉaro alvenas
kaj neniu vidas vin neniam plu
sed veturanta en tiuj aŭtoj estis nek
armilitaj homoj nek
vojaĝulo kun falĉilo
ĉi-tiel estis kiel amo amis viziti nin
kaj ekpreni nin vualitan
kompletliberaj nur en publiknecesejoj
kie po malpli da ŝanĝmono neniu zorgis kio ni estis faranta
ni batalis la somera vermo la vintra neĝo
kiam ni malkovris ni mem estis la lingvo
kaj niaj langoj estis elprenitaj ni komencis paroli kun niaj okuloj
kiam niaj okuloj estis elpikitaj ni parolis kun niaj manoj
kiam niaj manoj estis elhakitaj ni babilis kun niaj piedfingroj
kiam ni estis pafitaj en la kruroj ni kapjesis
kaj kapnesis kaj kiam ili manĝis niajn kapojn vivajn
ni rampis ree en la ventrojn de niaj dormantaj patrinoj
kvazaŭ en bomb-ŝirmejon
por naskiĝi denove
kaj tie en la horizono la gimnastikisto de nia estonteco
estis saltanta tra la fajra gimnastik-ringo
de la suno
fikita
Novjork'
de Valzhyna Mort
novjork', madame,
estas monument' al urb'
ĝi 'stas
TA-DA
grandega ezok'
kies skvamoj
hirtitaj ŝoke
kaj kio estis nur fum'
trovis fajr', ke al ĝi donis naskon
ĉampan' ŝaŭm'
fandita al metal'
vitroriveroj
fluantaj supren
kaj aĵojn vi ne diros al pastro
vi revelas al taksi-ŝoforo.
eĉ temp' estas forvendita
kiam la "oĥ" kaj "aĥ" de la spektistoj
el nigran cilindran ĉapelon
vosta magisto
estas eltiranta novjorkon
per la oreloj de nubskrapuloj.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Maks Elbo