| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
Do:
----------------------
El du malfeliĉoj, li decidis elekti malfeliĉulinon.
----------------------
-- Ĉu vere, ke oni akceptas en la firmaon homojn nur post testado de la Intelekt-nivelo?
-- Jes, certe.
-- Kaj kiun nivelon oni devas havi por la sukceso?
-- Pli malalta ol la intelekt-nivelo de la ĉefo!
----------------------
La malmovaj ŝuoj servos pli longe, se vi ne aĉetu novajn
----------------------
-- Filĉjo, etulo! Necesas manĝi panon!
-- Por kio do! Mi ne volas!
-- Manĝu! Vi pro tio kreskos forta kaj sana, kaj vi iĝos povanta memstare perlabori por akiri "la ĉiutagan panon"!
-- Sed mi ja ne ŝatas panon!
----------------------
Virinoj povas ruĝiĝi duokaze:
kiam ili intence mensogas, kaj kiam hazarde ili diras kaŝitan veron.
----------------------
-- La malsanulo! Vekiĝu! Nur necesas fari al vi klisteron kaj ankaŭ enmeti al vi anusan kandelon* ...
-- Ĉu tio estas tiel necesa? Mia kandelingo ankoraŭ doloras min.
*Mi ne scias ĉu oni nomas ili tiele en Espernto aŭ ne. Alie: “Suppositorium”
----------------------
En poŝtejo kie transdonas monajn poŝt-sendaĵojn:
-- Ĉu vi ricevis por mi monon? Mia nomo estas Erasto Mikaelo Ŝtrump.
-- Bedaŭrinde nenio estas ricevita por vi.
-- Bonvolu, rigardi atente! Devas esti io por Erasto Mikaelo ...
-- Nu jen, nenio por vi estas. Jen estas mono sed por Erasto Mikaelo Duonŝtrump!
-- Nu kiel tio povis okazi! Verŝajne ili eraris pri familionomo!!
-- Nu, nenio farebla nun. Vi estas Ŝtrump, sed mono por Duonŝtrump.
-- Sed la mono estas tre bezonata! Donu almenaŭ la duonon!
----------------------
Tio ĉi retletero estas letero de la feliĉo!
Finfine vi ne devas por atingi la feliĉon al neniu dissendi ĝiajn kopiojn!
La feliĉo jam venis al vi kune kun tiu ĉi letero, malstreĉiĝu kaj akceptu ĝin!
Sed se vi ekdissendos la leteron, la feliĉo tuj foriros de vi kaj al vi revenos problemoj.
Ankaŭ la homoj al kiuj vi sendos ĝin porĉiam deturnos sin de vi kun fisentoj! Neniam faru tiun aĉaĵon!
----------------------
Malsanulo venis al kuracisto kaj plend-rakontas:
-- Jen la gorĝo doloradas min -- terure! Sed mi sukcesis trovi la kuracmetodon: trinketi 50 gramojn da konjako kaj ĉio finiĝas por certa tempo..
La kuracisto demandas:
-- Ankoraŭ nenio doloras vin?
-- Ankaŭ la koro. Iam tiel aĉe batetas aŭ komencas dolori, ke mi imagas tiam eĉ, ke mi jam ekmortas...
Sed dank’ al Dio, la kuracilo konjaka ankaŭ funkcias: Cent gramojn da ĝi kaj ĉio normaliĝas...
-- Komprenite, komprenite... Sed por kio do vi al mi venis, se vi jam trovis la kuracilon?
-- Bonvolu, doktoro, kuraci min, ja nun konjako iĝas tro meltekosta por mi!
----------------------
Bonvolu, se vi ekdeziros, aldoni viajn anekdotojn al la komentejo.
Send a message
Search for members