Iom post iom mi traretumas por kompreni la radikale ŝanĝiĝantan situacion...
Mi konversaciis kun multaj konataj nemalsaĝaj homoj kaj preskaŭ ĉiuj eldiras alarmajn aŭguroj pri la proksima estonteco.
Plej grava, kion oni avertas kaj kion oni supozas kiel plej gava kaŭzo de jam okazintaj eventoj -- proksima milito Usono kontraŭ Irano.
Oni supozas, ke la fiaska militoperacio de Kartvelio kontraŭ Suda Osetio estis anonco de usona operacio kontraŭ Irano. Ĝuste la teritorio de Kartvelio estis planata (kaj planatas nun) kiel norda placdarmo por usonaj fortoj. Rusio rapidege enmiksiĝis en la konflikto, neniigis militreton de Kartvelio kaj enprofundiĝis en tiu ĉi landon ne nur pro la defendo de la sudaj osetoj (la tempo estis kalkulanta per horoj) sed ankaŭ por provi malhepli al Usono okazigi la novan militon. Risio ne tre "ŝatas" la regimon en Irano sed supozas ke nun (kiel neniam antaŭlonge) estas reala danĝero por baldaŭa estonteco de Rusio mem... La akra reago de okcidenta mondo al la agoj de Rusio rimarkas ke vere multon la prousonaj okcidentaj reĝoj metis nun sur la ludkartojn.
Oni opinias, ke la milito kontraŭ Irano povas komenciĝi dum proksimaj monatoj (eĉ semptembre)...
Mi atendis hodiaŭan tagon por ekscii, ĉu nunaj prezidentaj en Rusio agnoskos sendependecon de la Abĥazio kaj Suda OSetio aŭ ne... Tio estis por mi tre grava punkto ĉu la eventoj iĝos plu pli trankvilaj |ĉu reale interkonsenti kun Usono) aŭ ne... Hodiaŭ la agnoskadon okazis. Tio signifas ke la danĝeroj de la baldaŭa ostonteso plifortiĝas. Usono plejverŝajne atendas antaŭ-reelektiĝa milito...
Mi certas, ke nur pro realaj kaj tre danĝeraj proksimiĝantaj eventoj, la Rusia registaro povus tiel akre agi... Ili ne estas tiom stultaj kaj avanturemaj por tiom riski, komprenante bonege kion faros aŭ povos fari nun la kelkaj okcidentaj landoj responde ...
La malvarma milito komenciĝas kaj rapide plifortiĝas laŭ multaj dimencioj :(
Ĉu esperantistoj same kiel plej granda amaso de aliaj homoj kaptiĝos per la fiŝkaptiloj de amaskomunikiloj, kiuj nun komencis kaj daŭrigos nun fabeli pri iu demokratio, iuj rajtoj de ŝtatoj kaj agresema Rusio kiu deziras ofendi malfortulojn liberemajn?
Ĉu vere en la dudek-unua jarcento ŝtatoj jam ne planas plu militi? Ĉu agoj de Rusio estas tiel mirindaj kaj teruraj kampare al jam okazintaj kaj eble baldaŭ okzontaj ekstremaj eventegoj?
Gardu la mondon dioj...
Mi daŭre nur esperas, ke la scenaroj pri jam planataj militoj estos haltitaj lastmomente...
Imagu vi nur, kion povas okazigi, ekzemple, aviadaj kaj raketaj batoj de Israelo kantraŭ Irano, kio povas esti planata kiel komenco de la milito?
Send a message
Search for members
Moho says:
Moho edited this comment 15 months ago.
Maksim Griŝin replies:
Ĉiu milito estas mortoj kaj suferoj.
Sed ĉiam povas troviĝi iu, kiu povas preni vian vivon por planita operacio je la nomo de "ŝtataj interesoj". Kaj via konsento aŭ malkonsento ne estos petanta. Oni pensas pri politikego sen ne pri homoj.
Maksim Griŝin edited this comment 15 months ago.
Moho replies:
Fernando Maia Jr. says:
Mi estas kompleta stultulo pri politikaj aferoj, sed al mi ekŝajnis ne negativa la agado de Rusio en Osetio, ĉar la osetoj volas sendependecon kaj ŝajnas, ke ili tute malsamas de la kartvelia kulturo, kiu voras ilin kaj ilin ne liberigas. Mi ne scias... Stultula opinio.
Pri la agado de Usono, ĝi estas nia plej forta lando... Sed, ho, ve, kian oportunon helpi la mondo ĝi perdas pro tiaj agadoj. Kion ĝi celas? Ne helpon, sed memprofiton, egoisme, ne planedamante.
Nu, ĉio fuŝas!
Maksim Griŝin replies:
Iam nia eksprezidanto Gorbaĉov ekdiris pri nova pensmaniero en la mondo kiu "venis" ... kaj diris tiam, ke militoj iru for, ĉiuj landoj enamikiĝu kaj kunigu la fortojn por fari la mondon pli bela kaj bona...
Tiam li senarmigis Sovjetunion, permesis al la lando disiĝi al 15 novaj ŝtatoj por vivi kune libere sed ne perforte... PErmesis al orieneŭropaj landoj elekti proprajn vojojn, komencis amiki kun eksaj malamikaj regnoj de la okcidento, ĉesis helpi al prosovetiaj ŝtatoj ...
La rezultoj okazis jenaj: aliaj regnoj superridis kaj prenis la kontrolon super eksaj ĉirkaŭsovetiaj landoj, disigis perforte Jugoslavion, okupis Irakon, Afganistanon ... plifortigis siajn armeojn ...
Do la homaro povas revi pri la paco kaj amikeco, sed realeco alligas al ni danĝerojn kaj minacojn pri la estonteco.
Oni kalkulas riĉaĵojn de la tero kaj penadas preni propran kontrolon pri ĝi por superiĝi plu kaj ne doni al la aliaj antaŭiri ilin...
Fernando Maia Jr. replies:
Kaj ni ankaŭ ne devas trompiĝi per falsa nocio pri povo aŭ avantaĝo. Fakte kelkaj regnoj estas povegaj, tamen mi, kiel simpla civitano de Brazilo, ek-ze, preferas la malpovecon de mia lando, kiu ne kolektas militon kaj vivas pace. Mi ne fierus pri longa listo da militoj kaj grandamaso da disverŝita sango. Kaj eĉ malpli pri la mono malpurigita de tiu sango.
Aliflanke mi fierus pri tia Gorbaĉov, kian vi prezentas. Pri la postaj okazaĵoj respondu aliaj. Ni ne povas kulpigi homojn pri aliulaj fuŝado kaj fuŝigo, dum la veraj kulpuloj kaŝiĝas.
Fakte Historio intruas, ke realeco ĉiam akras; Literaturo, ke revo ĉiam dolĉas. Tamen multe da literaturaĵoj iam jam fariĝis historio, dum multe da historiaĵoj nuntempe restas nur ene de literaturo. Mi volas diri, ke certaj akraĵoj ne plu estas inter ni, dum kelkaj dolĉaĵoj realiĝis por ĉiam. Tian manieron rigardi, nu, ni nomu espero. :-)
Lars Sözüerpro replies:
Mi ne intencas aparte akuzi Brazilon, aliaj landoj multe pli profitegis de iu milito.
Fernando Maia Jr. replies:
Nu, cetere militindustrio ne celas sole ofendarmilojn, sed ankaŭ defendon kaj multuzan teknologion. Ekz-e nia Mararmeo nuntempe tre malfortas kaj la regantoj bezonas helpi ĝin, ekz-e por protekti naft-plataformojn. Niaj submarŝipoj estas vere malnovaj kaj tio malhelpas nian oceanesploradon. Nu, la afero ja ne estas simpla! :-)
Mi ankoraŭ aldonu, ke mi ne pensas Brazilon paca lando simple pro animpureco. Reliefigante la komencpunkton, mi pensas Brazilon tia, ĉar ĝi estas certgrade malpoveca. Kaj ankaŭ tion mi celis en mia antaŭa komento: la ekonomia poveco ne estas superavantaĝo, ĉar ofte ĝi portas militon (do kompleteme: Brazilo estas ekonomia malpova kaj tio helpas ĝian klopodon por paco kaj iel malhelpas ĝian militeman agadon.)
Mi espereble ne estis tiom konfuza aŭ naiva... Kiel mi diris, la afero ne simplas!
Fernando Maia Jr. edited this comment 14 months ago.
Lars Sözüerpro replies:
Maksim Griŝin replies:
Sed vi devas scii, ke lia nomo sonas en eksSovetio kiel sinonimo de perfidulo kaj malamiko por multegaj homoj. Lin ŝatas preskaŭ nur okcidentanoj...
Ĝusto pro liaj iniciatoj okazis poste multegaj koŝmaraj eventoj...
Ĉio okazis male al proklamita per li antaŭe.. PEr belaj vortoj estis malfermitaj podegoj al malfeliĉo, mizero, maljusteco, militoj, malsato por milionoj sovjetianoj... kaj ne nur al ili.
La sovjetianoj okazis en malamikiĝintaj ŝtatoj, perdis rajton pri senpaga klerigo, garantita interesa laboro, rajton por ricevadi de ŝtato senpagan loĝejon, sufiĉe bonan senpagan kurac-priservado, eventualeco por ne multekoste vojaĝi .... kaj multon kaj multon alion.
Fernando Maia Jr. replies:
Tamen mi vere celis tion, ke mi fierus pri tia diskurso, ĉar ĝi ja belas. Kompreneble diskursoj estas kvazaŭ ekideoj, kaj gravegas agi kaj pensi kiel ebligi agi. Aliflanke oni ankaŭ ne devus kulpigi nur unu personon, se io ne sukcesis, ĉefe kiam la afero envolvas multe da homoj (malgraŭ tio, ke kutime saĝaj popolgvidantoj ne fidas la saĝecon de sia popolo pro ties amasa malsaĝo; t.e. saĝaj popolgvidantoj ne kalkulas je sia popolo).
Resume: kiel mi diris antaŭe, ni ne devas malfidi belajn vortojn pro tio, ke ili ŝajnas revo. Ni devas lukti, eĉ konspire agi, por ke tiu revo fariĝu realaĵo. Se la mondo troviĝas ĥaosa, oni povas elekti ignori aŭ organizi ĝin. Kelkaj homoj vere ne intencas agi favore al la organizo, sed mi forte konsilus miajn amikojn ĝin apogi.
Kompreneble necesas kuraĝo por plenvivi la Teron. Kaj feliĉe e-istoj estas iomgradaj kuraĝuloj... :-)
Maksim Griŝin replies:
La belaj deklaroj estis uzataj per agresemaj homoj, kiuj kaptaĉis monon kaj potencon sur la fono de la eterna babilado de la nenionfaruloj. Revi estas bezonata sed ne indas ensabligi la kapon, aspektigante ke ĉio bonas...
La rusianoj ricevis fortan vakcinon kontraŭ belaj vortoj, kiuj ofte nur kaŝigas intencojn de la potenciuloj.
Fernando Maia Jr. replies:
Niaj politikistoj estas ja ofte fiaj. La nuntempa ĉies politika sistemo petas tion. Tial ni devas konscie agi, ke ni ne devas kalkuli je niaj politikistoj, se ni juĝas ilin fiaj. Kompreneble ĉirkaŭ ni estas multe da malsaxagaj homoj, kiuj antaŭe metis tiujn politikistojn en la Povo. Do ankaŭ la kuraĝuloj ne kalkulu je tiu amaso da malsaĝuloj.
Mi ege bedaŭros, se rusoj perdas la kapablon fidi, la kapablon esperi. Mi vere ne deziras kompreni la aferon tiel. Kaj se tiel estas, mi sincere agos miaeblece por maltieligis tion. Kaj la samon mi konsilos al vi.
Vundojn ĉiuj suferas. Necesas forton por resaniĝi kaj saĝo por ne plu esti vundita. Preskaŭ nenio bonas, sed ni ne devas perdi nian poezion. Ĉu konsenteble? :-)
Maksim Griŝin replies:
Franciskko-Brazilo says:
Tre bedaŭrinde, VI PRAVAS! Mi ne povus male diri ...
Gratulon pro via teksto!
Estu sana kaj feliĉa!
Maksim Griŝin replies:
Espereble, ke ĉio ne okazas tiom nigra kiel aspektas iam...
Riŝo says:
www.ipernity.com/blog/risho/92276
Kion vi opinias ? Reagoj estas bonvenaj.
Maksim Griŝin replies:
Irek Bobrzak says:
Bedaŭrinde ne ili, "la ŝaĝuloj" suferas, sed ni :(
Interesaj rimarkoj!