Maksim Griŝin Published on June 11, 2008
by Maksim Griŝin

Maksim Griŝin's blog

Browse posts
Kelkaj anekdotoj
Posted on March 25, 2009
6 comments (latest 4 months ago)
Ĉu malvarma milito jam komenciĝis? Kio ankoraŭ okazos??
Posted on August 26, 2008
19 comments (latest 13 months ago)
Incubus kun esperantaj subtitoloj
5 comments (latest 5 months ago)
Glasoj
Posted on February 12, 2008
5 comments (latest 20 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 645 times

Incubus kun esperantaj subtitoloj

Wednesday June 11, 2008 at 02:56PM
------------------
Incubus
------------------
Dauro : 74 min.
512x384 (1.33:1), 29.970 fps, DivX Codec 5.2.1 alpha ~898 kbps avg, 0.15 bit/pixel
44.100 kHz, MPEG Layer 3, 2 ch, ~256.00 kbps avg

Realigo : Leslie STEVENS (1965)
Aktoroj : Willian SHATNER, Allyson AMES, Eloise HARDT, Milos MILOS, Ann ATMAR

Vikipedia-pagho : eo.wikipedia.org/wiki/Incubus

La dosierojn por spekti la filmon eblas preni tie ĉi:
thepiratebay.org/tor/4233818

-----------------------------------------------------------------
Klarigoj pri la dosiera komplekto kaj kio estis farita por prepari la filmon
-----------------------------------------------------------------

La filmo estas trovita en la rusa segmento de la reto.
Ĝin spektas ŝatantoj de io nekutima kaj interesa.
La filmon oni taksas kiel neordinaraĵo.


---- Pri la sono(j) ------

En tiu ĉi kopio de la filmo estas 2 son-torentoj.
La unua estis la rusa dublita, super la originala "Esperanta" sonado,
kaj la dua -- kun originala "preskaŭ" :) E-sono.

Bedaŭrinde, la Esperanta sono okazis nesinkrona al la filmo kaj forestis finala kelksekunda parteto.
Do mi redaktis la Esperantan sonon por sinkronigi ĝin kaj aldonis finalan sonparteton uzante por tio
la ruslingvan diblitan torenton. Pro tio dum la finalaj kadroj kun listo de la aktoroj ktp sonas kelkaj ruslingvaj frazoj.
Mi esperas ke tio ne tre malhepos al la spektantoj.


--- Pri la E-subtitoloj ----------

Mi trovis en la paĝaro: www.senlime.be/Kino/Incubus.htm dosieron kun subtitoloj (subtekstoj se vi tiel preferas :)
kiun preparis Luiz Portella k J-M. Jacques (tiel estas skribita en la teksto mem).
Ilia laboro estis certe grandega, ĉar aktoroj fuŝege parolas Esperante. Kelkloke la sinjoroj "tradukistoj" :) plene retradukis
frazojn al normala lingvo.

Bedaŭrinde la subtitoloj okazis tute ne taŭgaj al tiu ĉi kopio de la filmo kaj mi devis ĉiujn (!) surskriboj transmeti al la novaj tempolokoj.
Ankaŭ mi rimarkis ke multfoje la estimataj tradukistoj tro redaktis (laŭ mi) la originalan tekston, kiun diras la aktoroj, do kie tio estis laŭ mi bezonata, mi korektis la surskribojn kaj pliproksimigis ilin al la originala teksto.
Nur kelkloke mi ne sukcesis tion fari pro plena nekomprenebleco de la fuŝprononcado kaj eĉ la anglaj surskriboj ne helpis al mi :)

--- Kio nun estas ---------------
Do, mi metis la remuntitan Esperantan sonon al la unua loko (por ĝi sonu aŭtomate post oni lanĉas la filmon) kaj restigis la rusan en la dua son-torento por eventualaj spektantoj-ruslingvanoj ĉu esperantistoj ĉu ankoraŭ ne :)

La filmon akompanas samnoma dosiero kun subtitoloj kun veraj ĉapelitaj literoj.

Mi trovis en la reto la facilan kaj bonan liber-disvastigatan programon (Media Player Classic) por spekti filmojn kun kelkaj sontorentoj kaj kelkaj "Unikodaj" subtitoloj.

Se vi ial ne ŝatos uzi la programon MPLAYERC (Media Player Classic) kaj ne povos uzi bonaspektajn esperantajn leterojn, vi povas uzi
la arkivon SUB+ kie mi kolektis dosierojn kun subtitoloj en formatoj *.sub kaj *.srt kun surogataj skribsistemoj H- kaj X- kaj tielnomata Q- sistemo
por specialaj esperantigitaj tiparoj TTF, en kiuj en la lokoj de literoj QWYX{} estas la ĉapelitaj. Ankaŭ unu tian tiparon mi aldonas al la arkivo.

5 Comments / add your comment?

Przemysław Wierzbowski says:
Por ordinara spektanto "Incubus" ofertas malgrandan valoron. Ĝi estas teda kaj provas (sensukcese tamen) kopii klasikaĵojn de eŭropa kino, iom similante eĉ al majstra "La sepa sigelo" de Bergman.

La filmo tamen laŭ mi estas spektenda por ĉiuj esperantistoj, kiuj volas koni, negrandan ja, kolekton de plenlongaj esperantlingvaj filmoj. Do tiel ĝi interesas.

Bedaŭrinde, la kvaliton de tiu filmo plej bone priskribas tio, ke ĝi bezonas eĉ esperantajn subtitolojn :) Laboro de Maksim do estas tre utila por homoj kiuj aŭ ne havas senteman orelon, aŭ ne konas la anglan (en la versio kiun mi havas estas anglalingvaj subtitoloj sen kiuj mi malfacile komprenus ĝin).
Posted 16 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Kiel Pŝemek, mia versio estas ankaŭ subtitolita anglalingve. Bedaŭrinde la subtekstoj estas nesinkronaj al la esperanto-parolantoj en la filmo. La fuŝpronocado multe konfuzis min. Ankoraŭ mi ne sukcesis kompreni ĉi filmon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin replies:
Nu, mi havis ion similan... Do mi pli-malpli korektigis la aferon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Sed, post, kiam mi spektis la reklamon de tiu angla vestmarko supozeble en Esperanto, mi ja konsideris Inkubo pli kareseme. :-P
Posted 14 months ago. ( permalink )
Tony Sar says:
Mi achetis la originalan version en Usono pere de ebay.Sed mi preferas spekti ghin laû la prezento de Maksim. Estas pli agrable kaj oni pli bone komprenas la filmon post la laboro de nia samideano S-ro Grishin al kiu mi sincere gratulas.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...