Maksim Griŝin Published on March 25, 2009
by Maksim Griŝin

Maksim Griŝin's blog

Browse posts
Kelkaj anekdotoj
6 comments (latest 4 months ago)
Ĉu malvarma milito jam komenciĝis? Kio ankoraŭ okazos??
Posted on August 26, 2008
19 comments (latest 13 months ago)
Incubus kun esperantaj subtitoloj
Posted on June 11, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Glasoj
Posted on February 12, 2008
5 comments (latest 20 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 595 times

Kelkaj anekdotoj

Wednesday March 25, 2009 at 08:16AM
Subite mi ial ekdeziris traduki (adopti) kelkajn anekdotojn al Esperanto.

Do:

----------------------

El du malfeliĉoj, li decidis elekti malfeliĉulinon.

----------------------

-- Ĉu vere, ke oni akceptas en la firmaon homojn nur post testado de la Intelekt-nivelo?
-- Jes, certe.
-- Kaj kiun nivelon oni devas havi por la sukceso?
-- Pli malalta ol la intelekt-nivelo de la ĉefo!

----------------------

La malmovaj ŝuoj servos pli longe, se vi ne aĉetu novajn

----------------------

-- Filĉjo, etulo! Necesas manĝi panon!
-- Por kio do! Mi ne volas!
-- Manĝu! Vi pro tio kreskos forta kaj sana, kaj vi iĝos povanta memstare perlabori por akiri "la ĉiutagan panon"!
-- Sed mi ja ne ŝatas panon!

----------------------

Virinoj povas ruĝiĝi duokaze:
kiam ili intence mensogas, kaj kiam hazarde ili diras kaŝitan veron.

----------------------

-- La malsanulo! Vekiĝu! Nur necesas fari al vi klisteron kaj ankaŭ enmeti al vi anusan kandelon* ...
-- Ĉu tio estas tiel necesa? Mia kandelingo ankoraŭ doloras min.

*Mi ne scias ĉu oni nomas ili tiele en Espernto aŭ ne. Alie: “Suppositorium”

----------------------

En poŝtejo kie transdonas monajn poŝt-sendaĵojn:
-- Ĉu vi ricevis por mi monon? Mia nomo estas Erasto Mikaelo Ŝtrump.
-- Bedaŭrinde nenio estas ricevita por vi.
-- Bonvolu, rigardi atente! Devas esti io por Erasto Mikaelo ...
-- Nu jen, nenio por vi estas. Jen estas mono sed por Erasto Mikaelo Duonŝtrump!
-- Nu kiel tio povis okazi! Verŝajne ili eraris pri familionomo!!
-- Nu, nenio farebla nun. Vi estas Ŝtrump, sed mono por Duonŝtrump.
-- Sed la mono estas tre bezonata! Donu almenaŭ la duonon!

----------------------

Tio ĉi retletero estas letero de la feliĉo!
Finfine vi ne devas por atingi la feliĉon al neniu dissendi ĝiajn kopiojn!
La feliĉo jam venis al vi kune kun tiu ĉi letero, malstreĉiĝu kaj akceptu ĝin!
Sed se vi ekdissendos la leteron, la feliĉo tuj foriros de vi kaj al vi revenos problemoj.
Ankaŭ la homoj al kiuj vi sendos ĝin porĉiam deturnos sin de vi kun fisentoj! Neniam faru tiun aĉaĵon!

----------------------

Malsanulo venis al kuracisto kaj plend-rakontas:
-- Jen la gorĝo doloradas min -- terure! Sed mi sukcesis trovi la kuracmetodon: trinketi 50 gramojn da konjako kaj ĉio finiĝas por certa tempo..
La kuracisto demandas:
-- Ankoraŭ nenio doloras vin?
-- Ankaŭ la koro. Iam tiel aĉe batetas aŭ komencas dolori, ke mi imagas tiam eĉ, ke mi jam ekmortas...
Sed dank’ al Dio, la kuracilo konjaka ankaŭ funkcias: Cent gramojn da ĝi kaj ĉio normaliĝas...
-- Komprenite, komprenite... Sed por kio do vi al mi venis, se vi jam trovis la kuracilon?
-- Bonvolu, doktoro, kuraci min, ja nun konjako iĝas tro meltekosta por mi!

----------------------

Bonvolu, se vi ekdeziros, aldoni viajn anekdotojn al la komentejo.

6 Comments / add your comment?

Francisko-Brazilo says:
hahahahhahahah! tre bone! tre bone!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Bilbaano eniras feraĵ-vendejon kun elektro-segilo (Bilbao estas ĉefurbo de Eŭskujo):
-Hej, vi promesis ke per tiu aparataĉo mi dishakus 100 arbojn en unu horo! Mi nur sukcesis 50...
-Sendube! Permesu ke mi prenu...

La komizo prenas la elektro-segilon, inspektas ĝin, kaj poste ŝaltas la elektron. La bilbaano reagas:
-Ve, Dio! Kia bruaĉo estas tiu!!!??
Posted 7 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin replies:
Bona anekdoto! Dankon :)

Nu, prenu reen pri segiloj:

Sendis oni al vilaĝanoj en Siberion japanan segilegon novegan.
Do, muntis siberianoj ĝin kaj ŝaltis....
Por provi metis ili en ĝin tabulon lignan...
-Vĵ-vĵ ! - diris la japana segilego.
- Hm... -- diris la sibiriaj viroj... kaj enmetis trabegon pinan.
-Vĵ-vĵ-ĵ-ĵ ! - diris la japana segilego.
-Hmmm! - diris solidaj siberiaj viroj kaj ... enmetis en la segilon feran relon.
-KrrraK! - krakis la japana segilo.
-Ha! fuŝaĵo kaj fekaĵo! -- diris la solidaj siberianoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin says:
Decidis japanoj aĉeti rusan militan ĉasaviadilon MIG por produkti. Nu, sendis rusoj la kostru-desegnaĵojn kaj muntadskemojn . Do la japanaj inĝenieroj kaj laboristoj komencas labori...
Sed rezulte aperas ... vaporlokomotivo.. La inĝenieroj miregitas... La ĉefaro ordonas ankoraŭfoje tre atente konstrui ĝuste laŭ la dokumentoj... Kaj denove aperas lokomotivo vapora...
Nu, kion fari, oni vokas rusiajn laboristojn aviadilajn... Venas aro da drinkemuloj el rusia uzino aviadila kaj diras: donu al ni keston da brando, kaj venu morgen. La mendintoj venas sekvamatene kaj vidas pretan modernan ĉasaviadilon MIG en la konstruejo.
Nu la japanoj tuj miregitaj komencas demandi: -- kiel vi sukcesis ĝin konstrui!? Ja ni laŭ viaj desegnaĵoj kaj skemoj ĉion faris, kaj rezultis nur vapora lakomotivo!
La rusaj laboristoj respondas trankvile: "Nu, certe, lokomotivo komence rezultas, sed poste necesas ĝin iom prilabori per fajliloj!"
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
he, he,... belaj anekdotoj. Mi ŝatas tiun anekdotojn kiuj priridas proprajn kliŝojn.

Jen alia fadeno pri maldecaj anekdotoj:

www.ipernity.com/blog/22786/142447
Posted 7 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Tre amuzaj anekdotoj!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...