About this blog

  • 3 posts
  • 1540 visits

» add a comment?

august 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

August 26, 08

Ĉu malvarma milito jam komenciĝis? Kio ankoraŭ okazos??

Dum mi feriis, okazis jam multaj maltrankvilegaj eventoj en la mondo.

Iom post iom mi traretumas por kompreni la radikale ŝanĝiĝantan situacion...

Mi konversaciis kun multaj konataj nemalsaĝaj homoj kaj preskaŭ ĉiuj eldiras alarmajn aŭguroj pri la proksima estonteco.

Plej grava, kion oni avertas kaj kion oni supozas kiel plej gava kaŭzo de jam okazintaj eventoj -- proksima milito Usono kontraŭ Irano.

Oni supozas, ke la fiaska militoperacio de Kartvelio kontraŭ Suda Osetio estis anonco de usona operacio kontraŭ Irano. Ĝuste la teritorio de Kartvelio estis planata (kaj planatas nun) kiel norda placdarmo por usonaj fortoj. Rusio rapidege enmiksiĝis en la konflikto, neniigis militreton de Kartvelio kaj enprofundiĝis en tiu ĉi landon ne nur pro la defendo de la sudaj osetoj (la tempo estis kalkulanta per horoj) sed ankaŭ por provi malhepli al Usono okazigi la novan militon. Risio ne tre "ŝatas" la regimon en Irano sed supozas ke nun (kiel neniam antaŭlonge) estas reala danĝero por baldaŭa estonteco de Rusio mem... La akra reago de okcidenta mondo al la agoj de Rusio rimarkas ke vere multon la prousonaj okcidentaj reĝoj metis nun sur la ludkartojn.

Oni opinias, ke la milito kontraŭ Irano povas komenciĝi dum proksimaj monatoj (eĉ semptembre)...

Mi atendis hodiaŭan tagon por ekscii, ĉu nunaj prezidentaj en Rusio agnoskos sendependecon de la Abĥazio kaj Suda OSetio aŭ ne... Tio estis por mi tre grava punkto ĉu la eventoj iĝos plu pli trankvilaj |ĉu reale interkonsenti kun Usono) aŭ ne... Hodiaŭ la agnoskadon okazis. Tio signifas ke la danĝeroj de la baldaŭa ostonteso plifortiĝas. Usono plejverŝajne atendas antaŭ-reelektiĝa milito...

Mi certas, ke nur pro realaj kaj tre danĝeraj proksimiĝantaj eventoj, la Rusia registaro povus tiel akre agi... Ili ne estas tiom stultaj kaj avanturemaj por tiom riski, komprenante bonege kion faros aŭ povos fari nun la kelkaj okcidentaj landoj responde ...

La malvarma milito komenciĝas kaj rapide plifortiĝas laŭ multaj dimencioj :(

Ĉu esperantistoj same kiel plej granda amaso de aliaj homoj kaptiĝos per la fiŝkaptiloj de amaskomunikiloj, kiuj nun komencis kaj daŭrigos nun fabeli pri iu demokratio, iuj rajtoj de ŝtatoj kaj agresema Rusio kiu deziras ofendi malfortulojn liberemajn?

Ĉu vere en la dudek-unua jarcento ŝtatoj jam ne planas plu militi? Ĉu agoj de Rusio estas tiel mirindaj kaj teruraj kampare al jam okazintaj kaj eble baldaŭ okzontaj ekstremaj eventegoj?

Gardu la mondon dioj...

Mi daŭre nur esperas, ke la scenaroj pri jam planataj militoj estos haltitaj lastmomente...

Imagu vi nur, kion povas okazigi, ekzemple, aviadaj kaj raketaj batoj de Israelo kantraŭ Irano, kio povas esti planata kiel komenco de la milito?

© Published at 13:20 ( 18 comments / 164 visits )
This post is public

June 11, 08

Incubus kun esperantaj subtitoloj

------------------
Incubus
------------------
Dauro : 74 min.
512x384 (1.33:1), 29.970 fps, DivX Codec 5.2.1 alpha ~898 kbps avg, 0.15 bit/pixel
44.100 kHz, MPEG Layer 3, 2 ch, ~256.00 kbps avg

Realigo : Leslie STEVENS (1965)
Aktoroj : Willian SHATNER, Allyson AMES, Eloise HARDT, Milos MILOS, Ann ATMAR

Vikipedia-pagho : eo.wikipedia.org/wiki/Incubus

La dosierojn por spekti la filmon eblas preni tie ĉi:
thepiratebay.org/tor/4233818

-----------------------------------------------------------------
Klarigoj pri la dosiera komplekto kaj kio estis farita por prepari la filmon
-----------------------------------------------------------------

La filmo estas trovita en la rusa segmento de la reto.
Ĝin spektas ŝatantoj de io nekutima kaj interesa.
La filmon oni taksas kiel neordinaraĵo.


---- Pri la sono(j) ------

En tiu ĉi kopio de la filmo estas 2 son-torentoj.
La unua estis la rusa dublita, super la originala "Esperanta" sonado,
kaj la dua -- kun originala "preskaŭ" :) E-sono.

Bedaŭrinde, la Esperanta sono okazis nesinkrona al la filmo kaj forestis finala kelksekunda parteto.
Do mi redaktis la Esperantan sonon por sinkronigi ĝin kaj aldonis finalan sonparteton uzante por tio
la ruslingvan diblitan torenton. Pro tio dum la finalaj kadroj kun listo de la aktoroj ktp sonas kelkaj ruslingvaj frazoj.
Mi esperas ke tio ne tre malhepos al la spektantoj.


--- Pri la E-subtitoloj ----------

Mi trovis en la paĝaro: www.senlime.be/Kino/Incubus.htm dosieron kun subtitoloj (subtekstoj se vi tiel preferas :)
kiun preparis Luiz Portella k J-M. Jacques (tiel estas skribita en la teksto mem).
Ilia laboro estis certe grandega, ĉar aktoroj fuŝege parolas Esperante. Kelkloke la sinjoroj "tradukistoj" :) plene retradukis
frazojn al normala lingvo.

Bedaŭrinde la subtitoloj okazis tute ne taŭgaj al tiu ĉi kopio de la filmo kaj mi devis ĉiujn (!) surskriboj transmeti al la novaj tempolokoj.
Ankaŭ mi rimarkis ke multfoje la estimataj tradukistoj tro redaktis (laŭ mi) la originalan tekston, kiun diras la aktoroj, do kie tio estis laŭ mi bezonata, mi korektis la surskribojn kaj pliproksimigis ilin al la originala teksto.
Nur kelkloke mi ne sukcesis tion fari pro plena nekomprenebleco de la fuŝprononcado kaj eĉ la anglaj surskriboj ne helpis al mi :)

--- Kio nun estas ---------------
Do, mi metis la remuntitan Esperantan sonon al la unua loko (por ĝi sonu aŭtomate post oni lanĉas la filmon) kaj restigis la rusan en la dua son-torento por eventualaj spektantoj-ruslingvanoj ĉu esperantistoj ĉu ankoraŭ ne :)

La filmon akompanas samnoma dosiero kun subtitoloj kun veraj ĉapelitaj literoj.

Mi trovis en la reto la facilan kaj bonan liber-disvastigatan programon (Media Player Classic) por spekti filmojn kun kelkaj sontorentoj kaj kelkaj "Unikodaj" subtitoloj.

Se vi ial ne ŝatos uzi la programon MPLAYERC (Media Player Classic) kaj ne povos uzi bonaspektajn esperantajn leterojn, vi povas uzi
la arkivon SUB+ kie mi kolektis dosierojn kun subtitoloj en formatoj *.sub kaj *.srt kun surogataj skribsistemoj H- kaj X- kaj tielnomata Q- sistemo
por specialaj esperantigitaj tiparoj TTF, en kiuj en la lokoj de literoj QWYX{} estas la ĉapelitaj. Ankaŭ unu tian tiparon mi aldonas al la arkivo.

© Published at 14:56 ( 4 comments / 211 visits )
This post is public

February 12, 08

Glasoj

Mia filo estas nun preskaŭ kvinjara

Hodiaŭ matene la edzino vokas flustre:
— Iru ĉi tien pli rapide, aŭskultu kion kantas Savelij!

Mi aliras kaj vidas lin ludanta, kaj kantanta al si subnaze, sed kompreneble:

Sur tablon metegu glasojn tuj
Sur tablon metegu glasojn tuj

Kaj manĝilaron ĉiun

Ĉiuj deklaras ke drinki maldece
Ĉiuj deklaras ke drinki maldece
Respondas mi: "mi drinkos"

La knabo aŭskultis antaŭhieraŭ unufoje la kanton de Boris Grebenŝĉikov... :)

Referencoj:
Retejo de Boris Grebenŝĉikov en Esperanto — www.aquarium-web.com/eo/news/index.htm
La kanto (ruslingve iom irlandeska) — www.aquarium.ru/mp3/stakany.mp3
Artikolo en Libera folio pri la retejo kaj pri la kantisto: www.liberafolio.org/2007/akvarium

© Published at 14:21 ( 5 comments / 630 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Maksim Griŝin