December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

October 2009 (1)
March 2009 (4)
February 2009 (1)
January 2009 (2)
December 2008 (4)
November 2008 (1)
September 2008 (1)
July 2008 (1)
March 2008 (1)
February 2008 (4)
January 2008 (3)
December 2007 (2)
November 2007 (5)

December 14, 2008

VELO 2-a

Vendrede 5.Dec.2008 - 15.Azar.1387 ni havis la 2-an sesion de VELO (Vespero de Esperanto Literaturo) en IREA oficejo.
Kiam ni atingis tien, estis arda diskuto pri la propraj nomoj persaj en Esperanto, tio estas la nomoj de famaj poetoj, verkistoj aŭ karakteroj literaturaj aŭ aliterenaj. Ke ĉu ni devas aldoni -o finaĵon post iliaj nomoj aŭ ne, kiel Sa'di, Hafez, Ferdosi, k.t.p. Ni ne povis ĉerpi konsenton kaj la diskutdosiero restis melfermita.
Ekzempleroj de la lasta novbakita numero de "Irana Esperantisto" estis sur la tablo kaj aranĝis okulfrapan pitoreskon.
Reza Torabi laŭ la unua parto de la programo, prezentis faman verkistinon "Spomenka Ŝtimec" ( 1 2 ) kaj laŭtlegis ekstrakton de ŝiaj verkoj el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando".
La dua parto estis dediĉita al Kejhan Sajjadpur ( 1 2 ) por deklami siajn poemojn. Li keklamis du belajn poemojn. Unu el ili estis pri la amikeco kaj li en ĝi donis delikatajn admonojn al amiko...
En la tria parto f-ino Fahmi legis siajn tradukojn de jam forpasinta irana poeto "Qejsar Aminpur".

Fotis Kambiz Ghadiri:

Velo 2-a
Velo 2-a

Velo 2-a .
Velo 2-a .

Velo 2-a ..
Velo 2-a ..

Published at 07:52 / 2 comments / 466 visits
This post is public

December 24, 2008

Nova jaro

Mi elkore gratulas la novan jaron al vi ĉiuj miaj karaj amikoj tra la tuta mondo, kaj esperas feliĉon kaj sukceson por vi.

Published at 16:07 / 4 comments / 351 visits
This post is public

December 24, 2008

Melankolio de Mohsen

Hieraŭ mi parolis Skype-e kun Mohsen. Li pridiris pri lastaj travivaĵoj kristnaskaj kaj novjaraj tagoj. Li estis studanta dum kvar jaroj en Imperial College en Anglujo. Li diris "Mi ne sentis la novjaron kaj kristnaskon en la unua jaro, sed en la dua, tria kaj la kvara jaroj mi sentis pli kaj pli forte la noviĝon de la jaro, la ŝanĝon de ĉio ĉi entute, ian freŝiĝon, denoviĝon, renoviĝon kaj ekkomencon."
Kaj li sentis nostalgion kaj malĝojon ke li ne estas tie kun siaj samstudanoj kaj danci, drinki, sin ĝojigi en la feritagoj de la nova jaro.
Nu, mi deziras al li kaj al ĉiuj, kiuj estas malgajaj pro ĉiu ajn kialo; gajecon kaj feliĉon kompletan.

Published at 17:33 / 2 comments / 391 visits
This post is public

Published at 09:26 / 6 comments / 490 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...