Mahmud3



La unuaj impresoj


Imagu ĉi tiun pordon la ŝovpordo de la vagonaro.
Jen proksimiĝas la vagonaro el la malproksimo. La pasaĝeroj sinpretigas. Baldaŭ komenciĝos konkurso (se estas la unua stacio la konkurso pli rivala).
Konkurso de mi ne scias la nomon, eble "unu seĝomanka" ludo. T.e multenombraj homoj volas sidi sur malmultenombraj seĝoj.
Vagonaro venas kaj haltas, kaj la konkursantoj atendas aŭdi la pif-on por komenci konkurson de seĝ-kapti, kaj sidiĝi.
Dum malpli ol unu sekundo.
Se vi tiam rigardus la vizaĝojn de la venkintoj (sidintoj) vi povas vidi kontentecan, ruzulan rideton kaj eble ankaŭ honeman sur iliaj lipoj kaj okuloj. Stranga sceno. Vere.
Mi mem iam estis inter tiuj konkursantoj kaj mi estis malkovrinta aŭ inventinta venko-rimedojn por mi mem. Mi estis profesiulo.
----


Nu, la historio pri la kaŭzo por komenci ĉi tiun serion da skribaĵoj estas ke mi en tempodaŭro estis devigita veturi ĉiumatene el Karaj al Tehran pro iu 6-monata laboro.
En tiu daŭro mi estis atestanto de ordinaraj kaj eksterordinaraj okazintaĵoj en la metroo. Sur la kajo, sur la ŝtuparoj, ĉe la biletgiĉeto en la trajnoj k.t.p.
Mi komencis skribi kelkajn blogerojn kaj kiam mi legis por mia etfranjo, ŝi ege ĝojis kaj ridis. Ĉar tiuj okazintaĵoj estis ridindaj. (mi rakotos al vi kelkajn)


Nu, mi estis iomete spicinta tiujn skribaĵojn, sed la scenoj, kiujn mi priskribis, mem estis ridindaj kaj jen, ili estis specimenoj de la popolkondutaro. Individuaj kondutoj, kiuj formas fasadon de iu el la facoj de la socia vivo kaj kulturo.


Nu, se mi ne volu prezenti statistikajn vicojn da nombroj kaj ciferoj. Oni diras ke la firmao de Metroo en Irano fondiĝis antaŭ la revolucio, mi ne certas ĉu 32, 33, aŭ 34 jaroj antaŭe. Entute ne gravas. Kaj la planoj por la metroo estis preparitaj antaŭ multaj jaroj.


Mi memoras tiun tagon, en kiu, unu tagon antaŭe mi informiĝis pri ĝia ekfunkcio, kelakj amikoj diris ke ili iros por la inaŭguro, sed mi verdire timis iri, pro la nekonfido: Ĉu la tuneloj kolapsos aŭ ĉu la trajnoj elreliĝos, kaj pro aliaj ĉu-oj nedirendaj. :-).
La irintoj revenis kun steloj en la okuloj, magiitaj, kaj ili multe laŭdis pri ĝia imponeco kaj pureco kaj fremdeco, fremdesko aŭ eksterlandeco.




Nu, unuafoje ne rememoras kiam mi iris al metroo, sed mi bone rememoras la etoson. La koloseco de la konstruaĵoj de la stacidomoj, la ŝtuparoj, la biletgiĉetoj. Ĉio ĉi sorĉis min. Kaj ankaŭ la vagonaro. Ĉiuj tiuj aferoj donis al mi ian impreson de admiro de al la konstruintoj kaj fremdan etoson al la tuto de Metroo.


La popolo


Nu, ĉiu komuna konstruaĵo akiras sian signifon en la rilato kun la popoloj. Kaj ekz. se oni konstruas imponan konstruaĵon kaj la popolo ne ŝatas ĝin aŭ la konstruaĵo ne estas konvena por la uzado, kompreneble ili ne estos sukcesaj.
Unuavide en la okuloj de la popolo estis la brilo de ĝojo. Ili rigardis la ĉirkaŭon kaj ĉe si adoris la novebakitajn konstruaĵojn.
Ili havis ian senton miksitan de la timo, miro, ĝojo kaj plezuro.


En la unuaj tagoj la metroo estis tre maltumulta kaj mankis homoj en ĝi.


Ni imagante komencu veturon kiel pasaĝero, kiu veturas ekz. el Karaj ĝis la oficejo de Esperanta asocio en Tehran.


1. Antaŭ la stacidomo


Antaŭ la stacidomo vi eltaksiiĝas kaj iras al la stacio, se ne estas la tempo de trajn-alveno, ne estas tiom da problemoj. Sed se ĝuste samtempe alvenas trajno el Tehran, vi havas problemon en trovi vian vojon al la biletgiĉeto.
La popoloj, kiuj jam alvenis, de ĉiuj direktoj venas kaj vi ne scias de kiu flanko trovi vian vojon. Ili ankaŭ ĉi tie sentas ian rivalecon por disponi taksion. Vera ĥaoso.
Ankaŭ estas homoj de via teamo (tiuj, kiuj volas veturi al Tehrano) kuras por akiri la ĵusvenintan trajnon.
Io interesa afero estas en tiu konduto, ke tiu kurado kaŭzas ian publikan reagon. T.e. kiam ili vidas vin kuranta, ili ankaŭ komencas kuri. Nu, ĝi estas ia pulika konduto.
Mi pensas ke la popolo en la publikaj lokoj, precipe tumultaj lokoj, sentas timon en si por ne perd sian rajton aŭ ne malvenki.


Tiu komuna (publika) reago mem povas esti utila en la kontrolado de la socio. Nome la publiko mem donas itineron kaj prototipojn kondutajn al aliaj kaj la vivo glate iras.


2. En la salono ankaŭ ekzistas tiaj menciitaj okazaĵoj. Granda larĝa salono, alta plafono kaj iomete luksa. Planko el la nigra marmoro beligas la salonon.


3. Antaŭ la biletgiĉeto


Antaŭ la biletgicĉeto ne gravas tumulta aŭ maltumulta. Ĉiuj volas mem pli frue ol la aliaj akiri bileton. Ili timas la perdon de la trajno, pro tio ne pensas pri la aliaj.
Ofte formiĝas 2 aŭ tri vic-linioj. Iuj zorgas pri la vico, sed por iuj aliaj ne gravas vico kaj preteriras por aĉeti bileton senvice. Pro tio ke estas nur malgranda truo, kaj 10 manoj samtempe volas sinŝtopi en tiu malgranga aperturo. Karambolas la manoj tie. Kaj imagu la bilet-vendiston kiu devas respondi (preni la monon, doni la bileton kaj repagi la reston, mi mem ankoraŭ ne komprenis kiel li/ŝi pasis de tiu mallarĝa malfermaĵo) tiom da hastajn manojn.


Multfoje mi vane protestis al la neobservado de la popoloj en tiu loko.


4. Pasaparatoj (bariloj)


La memdecidaj pasaparatoj mem decidas permesi vin pasi aŭ ne. eble ili ankaŭ protestas aŭ eble ili estas ebriaj.






5. La gardistoj aŭ zorgantoj ĉe la pasaparatoj


La kondutoj de la gardistoj ĉe tuj pasaparatoj estas hontigaj.
-Venu de ĉi tie.
-Ne, sinjoro, iru malantaŭen, ahha...
-Patro, Nĉo...
kaj tiel plu


6.Ŝtuparoj kaj elektraj ŝtuparoj
En la unuaj jaroj ne ekzistis elektraj ŝtuparoj, sed ordinaraj ŝtuparoj.
Ion entute mi diru pri la koliziado de la rigardoj. Ĉie en la civilizta mondo kiam du rigardoj kolizias la mienoj ridas unu al alia, sed en Irano oni firmigas la trajtojn kaj acidigas la vizaĝon kaj paŭtas unu al alia. Strange. Ĉu ne?


Sur la pavimoj en koridoroj, kaj entute en ĉiuj lokoj kies mallarĝeco devigas onin observi zorgi pri pasado, oni devas pasi el la dekstro de la pasejo. Unu el tiuj pasejoj estas la ŝtuparo, kaj oni povas diri ke ĉ. 90% de la homoj ne observas. Ili kuras, aŭ tre malrapide mal/supreniras ĉiuj laŭ siaj stiloj. Maldekstre, dekstre ne diferencas. Ili nur volas ating la trajnojn, nur.


Sur la elektraj ŝtuparoj mi aŭdis ke oni devas stari dekstre en unu vico, por ke la hastaj personoj pasu. Sed oni senkiale koleriĝas pro la hastaj personoj. Ĉial ajn, iuj hastas, do ni devas permesi ilin pasi.


Ankaŭ la kondutoj de tiuj, kiuj timas de la elektraj ŝtuparoj estas ridindaj. Ili venas al la ŝtuparo timeme. La akompanoj helpas ilin kaj se ili eraras ĝuste meti sian paŝon. Kelkaj ŝirkrias kaj kaŭzas la ridon de aliaj.
Denove ĉi tie observi la vicon estas grava. La popolo tumulte iras al la elektraj ŝtuparoj kaj kaŭzas problemojn. Sed por ke ili movas kaj oni ne havas multan tempon ĉe la ŝtuparoj, la problemoj frue solviĝas kaj la movo daŭrigas.


Rigardo-manĝi


Rigardo-manĝi estas tre vasta ĉapitro kiun mi pridiros en la trajnoj


7. Sur la kajo


Ĉe la ŝovpordo de la interurba duetaĝa vagonaro
Laŭ la tempo la kondutoj diferencas. Fruaj matenoj, kiam la laborantoj iras al siaj laborejoj en Tehrano tie estas katastrofa ĥaoso.
Multaj laboristoj kiuj laboras ekz. kiel tajloroj, ŝuistoj ktp en la bazaro de diversaj aĝoj.
La pli aĝaj estas trankvilaj sed la junaj formas amikajn rondojn kiuj gardas sian grupon. Ili venas grupe aŭ sintrovas sur la kajo. Pro la juneca energio kaj ankaŭ pro la sinergio ili komencas interparoli, interŝerci kaj konduti vigle laŭtbrue, kaj ridegante.


En tiaj grupoj ofte unu fariĝas la ĉefo, kiu havas la arton kontroli la aliajn, dolĉe paroli, ridigi kaj laŭokaze kverelante kun aliaj popoloj, lerte kaj elokvente respondi kaj venki en la disputado. Eĉ esti lerta en probablaj bataloj.


Svarmas la pasaĝeroj antaŭ la pord-lokoj por ke la vagonaro venu kaj komenciĝu la antaŭe menciita konkurso. Sed ĉi tie proporcie laŭ pli granda dmensio.


La vagoaro alvenas kaj kaŭzas ondon en la svarmo de la popolo. En tiu tempo aŭdiĝas ia ne harmonia bruado el la popolo: Ne puŝu, Sinjoro; Ho, ne puŝu; Kion vi faras?


Puŝo malantaŭen kaj poste puŝo antaŭen kaj dum unu, du sekundoj la popolo entrajniĝas per la forto, puŝteo, frapoj, batoj kaj bari unu la alian.


En la interurba vagonaro


Depende de la horo kaj de la tumulto de la pasaĝeroj vi sukcesas havi sidlokon aŭ ne. Ĉar en horoj pro la tumulteco vi eĉ ne sukcesas eniri en la vagonaro kaj vi devas resti surpiede en la enirejo kaj ...


Nun komenciĝas la laŭteparoloj, kaj ridoj kaj pajacadoj kaj tiel ĝeni la popolon per la grupoj antaŭe mi menciis, iel diri la huliganoj, sed mirige ili estas laboristoj, ne huliganoj kaj tiele vidiĝas ke la limo inter la popoloj estas diafanj. T.e. la homoj eble mem ne scias kiaj homoj ili estas kaj kiel ili devas konduti.


Mi miras, vidante tiun saman konduton el la studentoj. Ekz. triope ,kvarope aŭ pli ĉirkaŭsidas kaj tre laŭte interbabilas (interkrias). Eble la knabinoj por allogi la knabojn kaj la knaboj por allogi la knabinojn.


Tre malofte vi vidas jnunlon kiu stariĝas por doni sian lokon al maljunulo. Eble krom se la maljunulo estus tre kaduka.


8. La rigardemanĝi
Pro la stato de la seĝoj la bazaro de la rigardmanĝantoj estas varma.
Mizeriĝas se bela virino sidiĝus antaŭ tia viro. Ŝi entute manĝiĝas ĝis la destino.


(la unuokula viro)


9. La demetado de la ŝuo


Vi estas trankvile sidnta sur la seĝo kaj pensas pri la beleco de la vivo kaj vi spektas la arbojn kaj la florojn, kiuj pasas de antaŭ viaj okuloj.
Abrupte vi sentas ian tre malbonan odoron de putritan karnon kaj pro la denseco de tiu malbonodoro eĉ vi ektusas.
En tiaj kazoj vi havas du rimedojn, aŭ protesti aŭ fuĝi laŭ la lumrapido. Mi mem preferas la duan.


10. vi vidas du junulojn tie samseksaj aŭ malsamseksaj, kaj ili emas samtempe aŭskulti muzikon. Nu, ili aŭdigas ian nuntempan kantiston ili aŭskultas (Fifi, Ŝuŝu, Andi, aŭ mi ne scias...)


11. Kolportistoj
La kolportistoj estas alia rakonto. Nu, ilin arestas la gardistoj en la stacidomoj, sed ili sinkaŝas kaj forkuras.
Ili venas per malbonaj korŝiraj voĉoj propagandas siajn varojn.
Se vi estas sida, e tiom gravas sed se estas tumulta kaj vi estas stara, tiam kaŭzas problemo. Ili venas kaj iras, iras kaj venas.