Omid Rohanian Monantajn prelegsesiojn ni havas en IREA (Irana Esperanta Asocio).
Ĉi tiu prelego estas la unua prelego en la nova suna jaro, kaj ankaŭ la unua prelego de Omid.



Ĉi tie ankaŭ aŭskulteblas.

Elŝuteblas la lumbildoj de ĉi tie :::::::::::::

Kaj la teksto:
Minimumismo, estas ĉefe Usona artmovado kiu evoluiĝis dum la malfruaj 1950-aj jaroj kaj fruaj 1960-aj. Minimumismaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj kutime konsistas el geometriaj formoj aŭ aliaj simplaj formoj, ofte aranĝitaj en formo de sinsekvaj moduloj (= moduloj estas memstaraj partoj kunmetitaj en la sistemon) Troviĝas ankaŭ aliaj nomoj por ĉi tiu movado, inkluzive de “sistema pentraĵo”, “ABC arto” , kaj “sinsekva arto”, kiuj iomgrade reflektas la celojn de Minimumismo. Estas iomete malfacile loki la precizan deirpunkton de minimumismo kaj ĝiajn radikojn, ĉar estas tendenco kiu preskaŭ ĉiam iel ekzistis antaŭ ol esti enkondukita kiel moderna skolo de arto. Ekzemple, Minimumismo iel ekzistis en antikvaj orientaj tradicioj, speciale en la Zen tradicio de Japana Budhismo. Tio ĉefe estis vivmaniero pli ol artisma esprimo, en kiu simpleco en cxiuj aspektoj de la vivo estas emfazita. Nu, kiel formo de arto, kiel antauxe dirite, minimumismo estis evoluigita en la okcidento antaux nelonge kaj rezulte de modernaj kaj industriaj pensmanieroj. En la moderna epoko, ĝi povas esti klasifikita kiel parto de la modernismaj stiloj kiuj estis multe influitaj de Abstrakta arto de la frua dudeka jarcento. Abstraktismo aperis komence de la 20-a jarcento, kiam la pentristoj foriĝis de la ripetado kaj stilo de la ĝistiamaj pentristoj. Abstrakta arto uzas vidan lingvon de formo, koloro kaj linio por krei kunmetaĵojn kiuj povus ekzisti kun iom da sendependeco de vidaj ĉi-mondaj referencoj. Multaj skoloj en 20aj jarcento, interalie minimumismo, iel devenas de Abstraktismo. Famaj desegnistoj kiuj iniciatis minimumistajn ideojn inkludas Ludwig Mies van der Rohe kaj membroj de “De Stijl” kiu estis Nederlanda artmovado en kiu oni rekomendis puran abstraktadon kaj harmonion pere de redukto gxis la fundamentaj formoj kaj koloroj. Ĉi tiu stilo estas la kulmino de reduktismaj emoj en moderna arto kiuj unuafoje aperis en 1913 en iu komponaĵo de la Rusa pentristo Kasimir Malevich. La komponaĵo estis nigra kvadrato sur kvadrata fono. Oni povas diri ke minimumismo estis efektive reago al pentrajxoj apartenantaj al alia postmilita movado nomita “Abstrakta Ekspresionismo” kaj kreigxis sub influo de modernismaj ideoj. En abstrakta ekspresionismo la pentristo montras sian energion pere de bros-tiroj. La spektanto supozeble povas senti la emociojn per markoj kiujn la artisto faris. Aliflanke, Minimumistoj diras ke se oni metas unu markon sur iun paĝon, la marko akiras cent procenton de la atento. Se vi almetas alian markon, la unua marko sole akiras duonon de la atento, kaj tiel plu. Do, almeti pli kauxzas perdon de efiko en individuaj elementoj. Tio estas unu el la kialoj, pro kiuj minimumismaj pentraĵoj kiel tio de Mondrian estas tre simplaj kaj senigitaj je nenecesaj elementoj. Minimumistoj provis forigi la emocion kaj personan esprimon disde la arto, provante estigi produktojn kiuj estis simple objektoj. Ili pensis ke la signifo de la objekto kuŝis ne "en" ĝi mem, sed sur ĝia surfaco, kaj la signifo devenas de la interrilato inter la arta objekto kaj la spektanto de artajxo. Minimumistoj malakceptis la ideon de ekspresionistoj, ke arto respegulu la personan esprimon de sia kreinto. Male, ili adoptis la vidpunkton ke artaĵo ne temu pri io ajn krom si mem. La celo estis fari la artajxon objektiva kaj malesprimplena. La termino minimumismo ampleksas vastan gamon de kampoj, kiel pentraĵo, muziko, arkitekturo, desegnado, literaturo, fotografio, kino ktp. Minimumisma Desegnado “Malpli estas pli ” la fama devizo de Minimumistoj kiun unue la Germana arkitekturo Ludwig Mies van der Rohe famigis. Ĉi tiu frazo kiu estis unue dirita de la angla poeto “Robert Downing” komence (unuavide) ŝajnas paradokse. Kion ĝi vere signifas estas tio, ke produkto de arto, kaj ĉikaze konstruaĵo, devas esti senigita je iu ajn ekstraĵoj kaj ke ĝi devas esti konstruata surbaze de fundamentaj elementoj kiuj rezultigos klarecon, utilecon kaj efikon. Minimumismaj arkitektoj havas specialan sintenon rilate al “spaco”. Ili traktas gxin kiel unu trajton de desegno. Tio estas ke, spaco mem havas identecon kaj ne estas nur fono aux fizika volumeno kiu devas esti iel plenigita. En tiaj desegnoj, malplenaj spacoj estas pripensitaj kaj ludas estetikan kaj praktikan rolojn kiel aliaj elementoj. Bazaj formoj kaj rektaj, puraj linioj ankaŭ estas gravaj teknikoj uzataj en minimumisma desegno. Ludi kun lumo ankaux uzigxas en cxi tiu stilo. Parto de la arkitektoj kiel “Buckminster Fuller”, kiu havas industrian pritrakton de arkitekturo, uzas la terminon “minimumismo” en iom malsama senco. Lia devizo estas "fari pli kun malpli" kiu signifas ke minimumismaj desegnajxoj devas esti tiel, ke ili nur inkluzivas praktikajn elementojn. Efektive, en ĉi tiu alproksimiĝo, teknologiaj kaj inĝenieraj flankoj estas pli gravaj ol estetikaj. Iu tekniko kiun tielaj arkitektoj ofte uzas estas doni al unu elemento pli ol unu uzon. Bona ekzemplo por gxi povus esti la planko kun kaŝita varmiga aparato sube de gxi, formanta kaj la fundamenton por la ĉambro kaj la hejtadon de la spaco. Tio ĉi permesas al desegnistoj krei optimuman utilecon sen amasigi la spacon. Minimumismo en interna arkitekturo Minimumismo en konstruaĵoj kaj internaj spacoj postulas la uzon de puraj linioj, simplaj bazaj limigitaj koloroj kaj senornamaj surfacoj. Vide kompleksaj objektoj, kiel librobretoj, multpartaj fenestroj kaj ecx ornamitaj kapkusenoj aŭ kurtenoj estas limigitaj. Minimumisma dekoro tute temas pri malplena spaco. Kiel la nomo implicas, kiam temas pri minimumisma dekoro, “malpli estas pli”. Ĝenerale, minimumistaj domoj havas malpli meblojn kaj aliajn akcesoraĵojn ol aliaj domoj. Male, oni emfazas malplenan spacon. En internaj spacoj, oftokaze oni provas limigi la uzon de diversaj teksajxecoj (laux mi la plej bona propono gxis nun). Se iu skemo estas facile evidenta en iu minimumisma domo, tio estas tie por emfazi specifan detalon. Foje grandaj vitraj muroj estas uzataj por maksimumigi la uzon de natura lumo kaj estigi senton de spaca grandeco.