En la lastaj jaroj tre abundis junuloj, kiuj alproksimiĝas al vi, kiam vi estas piediranta sur la trotuaro. Ili proksimiĝas al vi kun ŝajniga ĝentileco kaj petas: “Pardonon, sinjoro! Ĉu vi permesas ke mi ion diru?”
Sed mi estas pli inteligenta ol ili [:)]. Mi havas mian propran antitrompan manieron. Anstataŭ respondi, mi demandas: “Kio estas? Ĉu vi volas monon?”
Tiel, ili senarmiĝas kaj iras. Ili estas drogmaniuloj kiuj almozpetas por sinprovizi drogojn.
Ĝemdemando stariĝas en mia koro: “Kiuj hakiloj estas hakanta arbetojn, kiuj povas fariĝi grandiozaj arbegoj?” "Kies pioĉoj frakasas la kolonojn sur kies ŝultroj devas stabili la tegmento de l' morgaŭo?"