En la lastaj jaroj tre abundis junuloj, kiuj alproksimiĝas al vi, kiam vi estas piediranta sur la trotuaro. Ili proksimiĝas al vi kun ŝajniga ĝentileco kaj petas: “Pardonon, sinjoro! Ĉu vi permesas ke mi ion diru?”
Sed mi estas pli inteligenta ol ili [:)]. Mi havas mian propran antitrompan manieron. Anstataŭ respondi, mi demandas: “Kio estas? Ĉu vi volas monon?”
Tiel, ili senarmiĝas kaj iras. Ili estas drogmaniuloj kiuj almozpetas por sinprovizi drogojn.
Ĝemdemando stariĝas en mia koro: “Kiuj hakiloj estas hakanta arbetojn, kiuj povas fariĝi grandiozaj arbegoj?” "Kies pioĉoj frakasas la kolonojn sur kies ŝultroj devas stabili la tegmento de l' morgaŭo?"
Mahmud has replied to lusiaReTo has replied to MahmudMahmud has replied to ReToMahmud has replied to HamidMahmud has replied to Boris Arrate"Donado de almozoj neniam malriĉigas."
Sed mi kredas, ke la aŭtoro de tiu proverbo tute ne povis scii, ke la nombro de la amozuloj iam tiel kreskas.
Mi pensas, ke doni monon por alkoholo aŭ aliaj drogoj neniam estas vera helpo.
Sign-in to post a comment.