La plumo kuŝas sur la tapiŝo kaj rigardas al mi kaj petegas min ke mi prenu ĝin kaj skribu.

Mi diras al ĝi ke mi ne havas ion gravan aŭ belan skribindaĵon, sed mi nur havas ideon de bildoj de personoj sur la muroj, kies mensogoj kirliĝas en mia kapo kaj kies artefaritaj ridetoj marŝas  sur la ekrano de mia menso. Mi dividas tiun mensan bildon kun la plumo.

“Nu, kio estas via opinion pri tiu naŭza bildo mensa mia kaj iliaj blagoj?” Mi demandas al la plumo.

La plumo silente vomas sian inkon.