Mahmud Published on November 8, 2008
by Mahmud

Mahmud's blog

Browse posts
Novjara nokto
Posted on December 28, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
Melankolio de Mohsen
Posted on December 24, 2008
2 comments (latest 10 months ago)
Nova jaro
Posted on December 24, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
VELO 2-a
Posted on December 14, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
La Vespero de Esperanto-literaturo
4 comments (latest 11 months ago)
Imagu
Posted on September 28, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Maŝ Mammad
Posted on July 15, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
Dobeiti
Posted on March 6, 2008
Revolucio
Posted on February 15, 2008
2 comments (latest 21 months ago)

Member tags

Reza
ĴomArt kaj Nataŝa

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 605 times

La Vespero de Esperanto-literaturo

Saturday November 8, 2008 at 04:44PM

"La Vespero de Literaturo" komencis sian laboron. VELO estas serio da monataj sesioj aŭ pli ĝuste kolokvoj por labori sur la literaturo de Esperanto.

Ni lanĉis ĝin kiel velo de ŝipo por aventuri en la oceano de Esperanto-literaturo.

La unua sesio okazis en vendredo 2008.11.7. Partoprenis dek partoprenantoj kaj ĝi konsistis el tri programeroj:

1. Post antaŭparolo de Reza Torabi pri la VEspera LiteraturO, li prezentis la libron(memdire iom kobolde li elektis tiun libron) "El la Verda biblio" kaj parolis pri ĝia verkisto, Izrael Lejzorowicz (1901-1942) kaj lia stilo kiel satiristo. Li ankaŭ laŭtlegis fragmentojn de la libro.

2. Ni aŭskultis unu el la belajn kantojn de Ĵomart, "Ĉio venas de l' nenio". Mi parolis pri Ĵomart kaj pri tiu kanto kiu laŭ mi havas nuancon el la poemoj de Kajjam, pri ĝia kaj simpleco kaj simpatio. Mi laŭtlegis la biografieton de Ĵomart kaj donis al la amikoj la adreson de lia paĝaro.

3. Reza Torabi deklamis ankaŭ satiran pikeman poemon de Julio Baghy "Estas mi esperantisto" el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando" far Boris Kolker. Li ankaŭ prezentadis la trezoran libron de Kolker.

Kaj fine ni spertis la plej bonan parton de la sesio, kukojn de kermanŝah kaj teon, kaj oranĝosukon.

Perslinvan raporton vi povas legi ĉi tie.

Jen fotoj de la sesio:

Velo1
Velo1
Velo
Velo

4 Comments / add your comment?

Kambiz Ghadiri says:
Kara Mahmud: Salutinte, mi petas vin,bonvolu korektinte vian tekston,reskribi ghin, char se vi ne malgajighus ,ekzistas kelkaj eraroj gramatikaj en via raporto!!!! Krome vi kiel ( mola nasredin) ne kalkulis chestintojn ghuste!! Lau mi,kun s-ro Torabi cheestis 11 personoj!!!!! Mi esperas, ke vi ne malamu min,pro mia kritiko!!! Samideano K. Amiko : Kambiz Ghadiri
Posted 12 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Kara Kambiz! Dankon pro via atento. Bonvolu diri min la gramatikajn erarojn. Pri la nombro, jes vi pravas. Partoprenis 11 personoj, kaj 2 etanĝeloj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Mahmud edited this comment 12 months ago.
Sulko says:
Antau' ol c'io - mi admiris trarigardante Perslinvan raporton tajpitan per belegaj persaj literoj. Mi admiras al persoj, Reza kaj vi - kiom atente preparas la informojn - kurtajn kaj tiom enhavoic'ajn, ke mi kapablas neniun trarigardi komplete. Brave!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Sulko edited this comment 11 months ago.
Mahmud says:
Dankon kara Bora.
Ĉu vi scipovas la persan lingvon?
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...