Iun tagon, eta knabino estis pasanta en herbejo. Ŝi ekvidis papilion, kiu estis enkaptita inter dornoj. Ŝi liberigis ĝin tro zorgeme. La papilio, liberiĝinte ŝvebis, sinturnis kaj forflugis.
Post momento, la papilio alŝanĝita al bela feino aperis antaŭ la knabineto kaj diris al ŝi: "Pro via bonkoreco kaj afablo, mi elaŭdos vian korprofundan deziron."
La knabineto respondis post iom da pripenso: "Mi volas esti gaja."
La feino kurbiĝinte, mumuris ion en la orelon de l' etulino kaj poste malaperis.
Tempo pasis. La knabineto kreskis kaj ĉiam vivis gaje kaj tutfeliĉe, tiel, kiel ŝi ne troviĝis gaja homo en iu ajn lando.
Ĉiam, kiam oni demandis pri ŝia sekreto de l' gajo, ŝi dolĉe ridetante respondis: "Mi aŭskultis belan feinon."
Kiam ŝi maljuniĝis, la najbaroj, kiuj estis angoraj pro la kunmorteblo de la magia sekreto kun ŝi, modeste, insiste petis al ŝi: "Diru al ni, kion diris la feino."
La knabineto, kiu nun fariĝis virino maljuna kaj aminda, ridetis kaj diris: "La feino diris ke, sciu ke la vivo estas nenio pli ol sekundo; mallonga kaj elmaniĝa kiel la vivo de papilio. Do, vivu gaje kaj lasu gaje vivi la aliulojn."
Ha Ha Ha He He He t.e. mi ridegas: Mi legis en la novajxoj ke nia prezidento diris ke Irano estas la plej libera lando de la mondo. Li diris, mi ridis. Kvankam li tion diris, por spekti la suban vid-dosieron la irananoj ne forgesu la antifiltrilon.
Mi iomete malfrue skribas ĉi tiun raporton, pro la okupiteco.
En la vendredo 9-a Jan. 2009 / 20-a Dej 1387en la Irea-oficejo okazis la tria Velo sesio.
Mi iom pli frue ol la aliaj atingis tien kaj atendis por la Vel-emuloj. La amikoj iom post iom venis kaj je 4:20 komenciĝis la sesio.
Ne partoprenis du anoj de Velo, t.e. Kambiz Ghadiri kaj Keyhan Sayadpour. La unua pro la vojaĝo kaj la dua pro la laboro. Kambiz sendis mesaĝon kaj bedaŭris ke li ne povas partopreni en la sesio.
Anstataŭe novan partoprenanton ni havis, Majidi (Maĝidi) kiu memdire komencis Esperanton de kvin jaroj, kaj estas interesa pri la literaturo.
Tiu sesio estis pli pri "William Auld", tiu granda eminenta verkisto, poeto, recenzito kaj redaktoro de la Esperanto-mondo.
AULD, William. 1924-2006. Skoto; vicestro de liceo. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (de 1973), de "Fonto" (1980-87), literatura redaktoro de "Monato". Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Unue ni spektis dosieron pps-an kiun mi ŝtel-prunteprenis el la paĝaro de Keyhan Sayadpour. Keyhan mem ne ĉeestis pro la profesiaj okupaĵoj, sed lia verko (la pps dosiero) plenigis lian vakuon.
Tiu dosiero estas mallonga prezentado de William Auld kaj lia kronologio, omaĝe al li pro lia forpaso. Mi rapide laŭtlegis la enhavon de tiu dosiero.
Poste mi laŭtlegis artikoleton sub la nomo "Mondo de infano" elektita el la libro de William Auld, "Pajleroj kaj stoploj". Tiu artikoleto estas la travivaĵo de ĉiuj ni, kiam ni fatale paŝas el la diafana, kristala, paradiza kaj bunta al la miasma kotplena mondo de aktuala brutala konduto de homaro.
Nu, tiun artikolon mi metas ĉi tie.
Mondo de infano
Kiam mi estis tre juna infano, kaj sekve pli naiva ol mi hodiaŭ estas, mi estis tre, tre dankema, ke mi vivas dum la 20-a jarcento, kaj ne "en la historio".
"En la historio" la homoj estis stultaj, kruelaj kaj malbonaj, sed feliĉe ĉiuj stultaĵoj, kruelaĵoj kaj malbonaĵoj estas jam forigitaj el la mondo, ĉiuj problemoj estas solvitaj, kaj la homoj estas raciaj, racie solvas ĉion laŭ evidentaj kriterioj de absoluta etiko.
En la historio ekzistis sklavoj, sed tia afero estas evidente fia, ke dum la 20-a jarcento sklavoj jam ne povas troviĝi. En la historio okazis militoj, sed la unua mondmilito tiel konsternis la ordinarajn homojn de la tuta mondo, ke milito ne plu povos okazi. En la historio la regantoj estis absolutismaj kaj kapriceme traktis siajn subulojn. Sed hodiaŭ la popolo regas, kaj kapricemo estas abolita. Dum jarmiloj daŭris abomenaĵoj, kiujn la 20-a jarcento subite, per la hela vidkapablo de la moderna vizio, trovis jam ne tolereblaj.
Hodiaŭ, pro la neŭtraleco de la Esperanto-movado, mi eĉ ne rajtas listigi ĉiujn abomenaĵojn, kiuj tiam ŝajnis al mi feliĉe postlasitaj en la ombroj de la historio, ĉar al multaj esperantistoj ili tute ne estas abomenaj!
Kiel infano - sed komprenble vere juna infano - mi estis plue profunde dankema, ke mi naskiĝis brito, ĉar Britujo estas la plej mirinda, grandioza kaj progresema lando de la mondo, kaj ĝin ĉiuj aliaj landoj admiras kaj respektas.
Seniluziiĝo malrapide eniris mian infanan mondon. Mi jam ne memoras la precizan tagon, kiam mi la unuan fojon konsciiĝis, ke mi - ho ve! ho ve! - ankoraŭ vivas "en la historio".
William Auld el "Pajleroj kaj Stoploj" P.94
Kelkaj fotoj kiuj helpas alpaŝi al la mondo reala.
Poste ni aŭskultis kaj spektis la ŝercan poemon de ebrio. Mi faris videodosieron pere de ĝi kaj subtitolis ĝin. Tiu poemo estas ŝerca kaj ankaŭ mi ŝercis iomete kun la foto de William.
Reza Hassanlou legis sian sonĝon kiun li estis verkinta kiel rakonteto. Ĝi estas intima elkordevena rakonteto kiun vi povas legi kaj aŭskulti.
Mia sonĝo
Paŝinte sur la strato, mirinde mi vidis kelkajn homojn kiuj parolas Esperante. Do mi malrapide proksimiĝis al ili.
Mi salutis ilin, ankaŭ ili resalutis min. Ili estis kvin personoj. Mi iom babilis kun ili kaj poste proponis: "Ĉu ni iru kafejon?"
Du el ili diris: "Jes." kaj tri el ili: "Ne. Ĉar ni estas okupata kaj devas iri."
Fine Tomoko kaj Karlo restis, ili estis geedzoj.
Tomoko estis mezalta, iom grasa, kun longa nigra hararo, vestinta belan ĉemizon kun kimono. Karlo estis alta, malgrasa, kun vizaĝo iom nigra kaj serioza.
Ni eniris la kafejon. Mi laŭte Esperante diris: "Saluton!" Nekredeble, iu respondis min same Esperante: "Saluton!". "Ho! Kiom ni estas feliĉaj, ĉar tiu servistino ankaŭ parolas Esperante." Mi diris al miaj geamikoj.
Ŝi alkondukis nin ĉe tablo apud fenestro kaj donis al ni menuon kaj iris. Post kekaj minutoj mi rond-rigardis ĉirkaŭ la kafejon kaj vokis la servistinon. Ŝi rapide venis ĉe ni. Mi mendis kafon kaj Karlo same kiel mi, sed Tomoko petis oranĝsukon.
Mi demandis al Karlo: "De kiu lando vi venas?"
"Mi venas el Brazilo kaj Tomoko estas japana" Li diris.
Mia scivolemo ekscitiĝis: "Kie vi konatiĝis unu kun la alia?"
Ĉi foje Tomoko respondis: " Dum la Universala Kongreso okazinta en Jokohamo."
Karlo daŭrigis: "Dum la Kongreso ni estis kune kaj ankaŭ post ĝi mi restis unu monaton ĉe Tomoko. Kaj post kalkaj monatoj ŝi venis al Brazilo ĉe mi. Unu jaron post nia interkonatiĝo, finfine ni geedziĝis en Japanio.
La okuloj de Karlo jam brilis kaj li aldonis: "Esperanto proksimigas homojn unu al alia. Esperanto faciligas amikecon kaj ankaŭ geedziĝon.
Mi finis mian kafon kaj diris: "Mi deziras feliĉon por vi."
Rapide Tomoko diris ke, tiu servistino estas ŝia fratino, kaj ankaŭ ŝi estas sola, kaj ŝi... R I N G ... R I N G ...
Subite mia vekhorloĝo sonoregis...
Mi bedaŭras ke la vekhorloĝo malhelpis al Reza por konatiĝi kun tiu nepre bela kaj aminda fraŭlino. Sed ĝi estis sonĝo, kaj mi deziras tian okazaĵon en la reala vivo.
Tiel nia sesio venis al la fino kaj la plej bona parto estis trinki teon kaj kafon kune kun bongustaj kukoj.
En la venonta sesio ni volas prezenti "Marjorie Boulton", kaj legi kelkajn ŝiajn verkojn.
P.S. Mi petas el ĉiuj niaj karaj amikoj kontribui al niaj sesioj, la partoprenontoj pere de artikoloj kaj paroladoj kaj la surretaj amikoj pere de artikoloj, sondosieroj, fotoj, ekstraktitaj fragmentoj el la verkoj de Marjorie Boulton kaj intervjuoj.
Hieraŭ mi parolis Skype-e kun Mohsen. Li pridiris pri lastaj travivaĵoj kristnaskaj kaj novjaraj tagoj. Li estis studanta dum kvar jaroj en Imperial College en Anglujo. Li diris "Mi ne sentis la novjaron kaj kristnaskon en la unua jaro, sed en la dua, tria kaj la kvara jaroj mi sentis pli kaj pli forte la noviĝon de la jaro, la ŝanĝon de ĉio ĉi entute, ian freŝiĝon, denoviĝon, renoviĝon kaj ekkomencon."
Kaj li sentis nostalgion kaj malĝojon ke li ne estas tie kun siaj samstudanoj kaj danci, drinki, sin ĝojigi en la feritagoj de la nova jaro.
Nu, mi deziras al li kaj al ĉiuj, kiuj estas malgajaj pro ĉiu ajn kialo; gajecon kaj feliĉon kompletan.
Vendrede 5.Dec.2008 - 15.Azar.1387 ni havis la 2-an sesion de VELO (Vespero de Esperanto Literaturo) en IREA oficejo.
Kiam ni atingis tien, estis arda diskuto pri la propraj nomoj persaj en Esperanto, tio estas la nomoj de famaj poetoj, verkistoj aŭ karakteroj literaturaj aŭ aliterenaj. Ke ĉu ni devas aldoni -o finaĵon post iliaj nomoj aŭ ne, kiel Sa'di, Hafez, Ferdosi, k.t.p. Ni ne povis ĉerpi konsenton kaj la diskutdosiero restis melfermita.
Ekzempleroj de la lasta novbakita numero de "Irana Esperantisto" estis sur la tablo kaj aranĝis okulfrapan pitoreskon.
Reza Torabi laŭ la unua parto de la programo, prezentis faman verkistinon "Spomenka Ŝtimec" ( 12 ) kaj laŭtlegis ekstrakton de ŝiaj verkoj el la libro de "Vojaĝo en Esperanto-lando".
La dua parto estis dediĉita al Kejhan Sajjadpur ( 12 ) por deklami siajn poemojn. Li keklamis du belajn poemojn. Unu el ili estis pri la amikeco kaj li en ĝi donis delikatajn admonojn al amiko...
En la tria parto f-ino Fahmi legis siajn tradukojn de jam forpasinta irana poeto "Qejsar Aminpur".
"La Vespero de Literaturo" komencis sian laboron. VELO estas serio da monataj sesioj aŭ pli ĝuste kolokvoj por labori sur la literaturo de Esperanto.
Ni lanĉis ĝin kiel velo de ŝipo por aventuri en la oceano de Esperanto-literaturo.
La unua sesio okazis en vendredo 2008.11.7. Partoprenis dek partoprenantoj kaj ĝi konsistis el tri programeroj:
1. Post antaŭparolo de Reza Torabi pri la VEspera LiteraturO, li prezentis la libron(memdire iom kobolde li elektis tiun libron) "El la Verda biblio" kaj parolis pri ĝia verkisto, Izrael Lejzorowicz (1901-1942) kaj lia stilo kiel satiristo. Li ankaŭ laŭtlegis fragmentojn de la libro.
2. Ni aŭskultis unu el la belajn kantojn de Ĵomart, "Ĉio venas de l' nenio". Mi parolis pri Ĵomart kaj pri tiu kanto kiu laŭ mi havas nuancon el la poemoj de Kajjam, pri ĝia kaj simpleco kaj simpatio. Mi laŭtlegis la biografieton de Ĵomart kaj donis al la amikoj la adreson de lia paĝaro.
Imagu! eĉ se ĝia imagado estas malfacila,
mondon en kiu, ĉiu homo estas plenfeliĉa,
mondon en kiu ne estas privilegio la mono, raso kaj potenco,
la respondo de unisonecoj ne estas kontraŭribela polico,
ĝi havas nek atombombon, nek bombaviadilon, nek bombkanonon,
ne plu iu infano forgesas sian kruron sur la mino,
ĉiuj estas plene liberaj, ĉiuj estas tute sendoloraj,
vi ne legas en la gazetoj la novaĵon de sinmortigo de balenoj.
Imagu mondon sen malamo kaj pulvo,
sen la maljusto de despoto, sen hororo kaj ĉerko.
Imagu mondon plena je rideto kaj libereco,
plenplena je floro kaj kiso, plena je ripeto de civilizo.
Imagu! eĉ se ĝia imagado taksiĝas klel delikto.
Se pro ĝia nomprononco, oni plenigas vian gorĝon je nigro.
Imagu mondon en kiu, estas fabelo la malliberejo,
ĉiuj militoj de la mondo haltis,
neniu estas la estro de la mondo,
la popoloj estas egalaj
ĉiuj homoj estas disdonata el korpo de ĉiu tritiko,
sen limo kaj teritorio, la hejmlando signifas la tuta mondo.
Imagu!
Vi povas fariĝi la konkretaĵo de ĉi revo.
La supra teksto estas la teksto de kanto kiun kantis irana erudicia eminenta kantisto "Siavoŝ Qomejŝi". Mi certas ke ĝia enhavo estas la imago kaj deziro de ĉiu justa iranano kiel ĉiuj justaj popoloj tra la tuta mondo.
Maŝ Mammad estas mia amiko. Li estas portisto. Li aĝas 70 jarojn. Li rakontas rakonton pri Moseo kaj Dio en kiu Moseo iras ĉe Dio kaj petas de Li ke Li riĉigu ĉiujn malriĉulojn,
Kirloj de sentoj nekonataj. Nervozaj agoj. Hasto por iri al neniejo, akiri oni-nesciaĵojn, fajrigi, mortigi, ŝteli, kriegi, plori, serĉi iujn sur la luno, ...
estis la bildo de tiu tempo kaj mi kiel knabo en la jaro 1979, vidis tiun ekscititan tempon kaj...
Mi ege dankas al karegaj geamikoj, kiuj skribis al mi pro mia naskiĝ-datreveno.
Nun mi sentas feliĉon kun tiuj varmaj, amikemaj, karaj esprimoj. Mi reciproke speguligas tiujn intimajn sentojn al vi ĉiuj.