Frosta ja estas ankoraux aero,

vintra humoro karcere nin kradas,

sed en brancxaro petolaj paseroj

flaras printempon, pepante saltadas.

Batas jam cxie la penda glacio

takton gajigan: gxi gutas kaj gutas,

cxar de la blua cxiel`sunradio

gxin per varmiga rideto sursxutas.

Vento skuadas pordegojn kaj klakas

kiel bubacx` per fenestrokovriloj,

homojn surstrate aroge atakas,

sxiras el kap` de virinoj kaj viroj

pensojn mucidajn, sin cxien ensxovas,

vintran humoron senreste forblovas.