Ĉiu scias pri la forpaso de Claude PIRON dum la pasinta semajno. Triste Esperantio perdis alian brilan stelon, Don HARLOW, verkisto, tradukisto, kaj redaktisto el kalifornio, usono.

Dum multaj jaroj Don tre zorgis la literaturon en Esperanto. Li verkis originalan literaturon (donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/tenebrio.html), tradukis literaturon (donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Tarzan), kaj redaktis la mondfaman paĝaron, Literaturo en Esperanto ( donh.best.vwh.net/Esperanto). Ankaŭ Don, dum multaj jaroj, laboris en la Centra Oficejo de ELNA (Esperanto Ligo por Norda Ameriko).

Don forpasis dum hieraŭ, Dimanĉo, la 27a de januaro, 2008 post longa batalo de kancero. Ni sentos la mankon de Don, kaj sendos niajn korajn sentojn al Anjo, la edzino de Don, kaj la familio.

Legu la artikolon ĉe liberfolio www.liberafolio.org/2008/forpasis-don-harlow