Hieraŭ estis la 148a datreveno de la naskiĝo de Dro. Zamenhof. En usono ni eble estas nur kelkaj esperantistoj, sed ni festas kiam ni povas. La Esperanto Klubo de Norda Teksaso kunvenis por festi. Triste, mi havis mian fotilon, sed mi forgesis fari foton.

Unue ni kunvenis ĉe nia kutima kunvenloko, Talar Andisheh, persa videa, sondiska, libra, nutraĵa vendejo kaj kafejo en richardson teksaso (unu da la 28 urboj en la dalasa urbaro). Tie ni diskutis, la vivo de zamenhof, legis kelkajn artikolojn (laŭte) de kaj pri Dro. Zamenhof, kaj trinkis, manĝis, kaj ridis multe. Ĉe la apuda tablo sidis tri homoj, juna bela paro (viro kaj virino), kaj mal juna persa viro. Ili manĝis, trinkis, kaj parolis inter ili. Kiam ili finis la tagmanĝon, la juna viro turnis sin al ni kaj demandis, "kiu lingvo vi parolas?". Ni respondis "Esperanto". Li respondis al ni "mi aŭdis ke tiu lingvo mortis". Ni certigis lin ke la lingvo vivas, kaj prosperas tra la mondo.

Poste, la persa viro parolis al ni kaj diris lian rakonton. Kiam ili iris de la kafejo, li tenis la esperantan libreton en la mano. Li ankaŭ klarigis por ni la nomon de nia kunvenejo. La persa vorto "talar" signifas 'kunvena loko' kaj "andisheh" signifas 'interŝanĝado de ideoj kaj perspektivoj'. Nun la loko estas pli aparta por ni. La nomo taŭgas por Esperatistoj.

Poste ni rekunvenis ĉe "Roma Italia Restaŭracio" en dalaso por vespermanĝo. Tie ni tostis la vivo de Dro. Zamenhof, kaj laŭtlegis de la libro "Vivo de Zamenhof".

La tago estis tre bona Z-tago. Kiel vi festis la Z-tagon?