January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

August 2009 (1)
July 2009 (1)
October 2008 (1)
April 2008 (2)
March 2008 (2)
January 2008 (6)
December 2007 (7)
November 2007 (4)

January 5, 2008

Melodio de l' vivo

 

 

montaro
montaro

 

Kreskigas montaro
tion, kion ĝi ŝatas.


Ne akceptas
eĉ dezerto
tion, kion ĝi ne ŝatas.

Fiŝojn vivigas akvo, kaj
homojn -- amo.

Ĉu ĉielo restu senstela? 
Kaj tago sensuna?

 
Neniam, neniam, neniam...

 

* bedauxrinde poeton de la poemo mi ne konas ...

 

 

 

Published at 05:07 / 7 comments / 974 visits
This post is public

January 10, 2008

"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"


 

Ĉesu plori, kara fratino! Kreskos arbo antaǔ via domo kaj arboj en via urbo kaj aroj da arboj dise en via patrujo, kaj vento alportos mesaĝon de arbo al arbo, kaj la arboj demandos la venton: "Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"

 


"Lasta parto de libro "Su va Ŝun" – Simin Daneŝvar- Irana fama verkistino"
 


 

PS) koran dankon de mia karega amiko Imre pro korektado de miaj tekstoj :-)

 

 

Heleco de l'tago
Heleco de l'tago

 

 

* belegaj fotoj estos trovita de tie cxi: www.khosoof.com

 

 

Published at 12:15 / 8 comments / 1031 visits
This post is public

January 18, 2008

Mi estas komuna doloro, min vi kriu!

Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel  eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson." 

 

ellize
ellize

 la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
 
mi estas komuna doloro
min vi kriu

arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
 
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo

"Ahmad Ŝamlu  -Irana poeto"

  

 * elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)

 

Published at 11:45 / 11 comments / 1529 visits
This post is public

January 20, 2008

Dediĉo al kara Imre :-)

Nokto-silento-dezerto
Nokto-silento-dezerto
 

 

estis nokto, estis nokto kaj ĉielo plen-plena de silento
estis mi, estis mi kaj maro plen-plena de muĝo
 

estis nokto, estis nokto kaj grenkampo plen-plena de cikadoj
estis mi, estis mi kaj sino plen-plena de kurieraj floroj
 

estis nokto, estis nokto kaj stepo plen-plena de steloj
estis mi, estis mi kaj kap-kuseno plen-plena de rememoroj
 

estis nokto, estis nokto kaj dezerto plen-plena de miragxoj
estis mi, estis mi kaj nubo plen-plena de pluvo!

 

 

 

 

Published at 04:45 / 11 comments / 1407 visits
This post is public

January 24, 2008

Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!


 

Se ĉielo komprenus parolon de la deserto,
kaj disŝutus siajn larmojn al ĝiaj sekaj vangoj
Se printempo estis tiom afabla kiu ne deponus ĝardenon al la aǔtuno kaj se ...

 

Estis por mi granda plezuro post forpaso de jarocentoj revizitu lin proksime kaj sentu (tuŝo) lian varmecon. Diris al li, mi "kia paciencema vi estas! Kiel toleras homojn kiuj orgojle ludas nur siajn ludojn? kvankam ke mi estas tioma for ke nur post jarcentoj devigite por momentoj toleras ilin, tago al tago vidante iliajn strangajn kondutojn precipe malpurajn mensojn mi brulas kaj pli malgrandiĝas, tamen vi" … Rigardis min li, ĉagrene tamen tre afable kaj respondis min: "se vi ankaǔ pensus kiel mi pri la vivo kion ni forlasos iom pli frue aǔ malfrue ne plu suferis la aferon. Ne forgesu kara, dum for-paso de l' tempo, marioneta teatro je la vivo, tagoj ĉu dolĉe ĉu maldolĉe pasos. Amoj mortas, koloroj ŝanĝas nur memoroj, ĉu amara ĉu malamara, restos eterne sen-ŝanĝa. Do de nun disgonte ankoraǔ vian karesan birilecon tra la mondo, al homoj klopodu deponi de vi mem bon-memoron."

 

eklips
eklips

 

 

 

 

Published at 18:02 / 9 comments / 1098 visits
This post is public

January 25, 2008

Malplena loko!

 


restis
io, ie
kion neniam
nenio
anstataǔigas
ĝian malplenan lokon
nek nigraj hararoj
nek blankaj dentoj

 


"Hosein Panahi – Irana eks-artisto"
 

 

Published at 09:51 / 12 comments / 1295 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...