Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel  eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson." 

 

 la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
 
mi estas komuna doloro
min vi kriu

arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
 
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo

"Ahmad Ŝamlu  -Irana poeto"

  

 * elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)