Poloj estas tre inventemaj. Ĉiujare fine de aprilo (kaj precipe dum ĝia lasta tago) multaj poloj streĉiĝas plenumante impostdeklarojn kaj viciĝante en oficejoj por doni ilin. Jes, oni rajtas tion fari dum 4 monatoj tamen plej multaj lasas tion por la lasta tago. Eble ili ĝojas revidi tiun amason da homoj. Mirinde ĉi-jare tio iris sufiĉe glate. Mirinde, ĉar okazis striko de oficistoj. Ne laboris de 30 ĝis 75 procentoj de oficistoj depende de impostoficejo. Feliĉe tiun 3-tagan strikon ili anoncis pli frue, do eble ĝuste dank' al tio, malkiel kutime, pli multaj poloj solvis la aferon kelkajn tagojn pli frue. Tiam ili povis jam senstreĉe pensi pri ege bela pola kutimo: maja longa semajnfino...

Tio ne estas fino de la enskribo ;) Por plulegi bonvolu iri al mia blogo.