Eble legas mian blogon iuj polaj gejunuloj kiuj ankoraŭ ne ricevis tiun informon, do mi tuj anoncas:

Fine de majo okazos en Varsovio sekva Kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Pasis jam 2-jara kadencio de la nuna Estraro, do venas tempo elekti novan. Inter alie tiucele ni invitas vin por la semajnfino de la 30-a de majo ĝis la 1-a de junio. Bonvolu jam rezervi tempon :)

Pli detalaj informoj venos jam baldaŭ.

Dume Vi povas ekscii, kiel aspektis la antaŭa PEJ-kunevno, kiu okazis en Malborko. Tiucele mi rekomendas raporton en RAR formato (5,13 MB) aŭ ZIP formato (6,11 MB) kaj fotojn.

Originale aperigita ĉe lukiz.wordpress.com. Por komenti bonvolu iri al mia blogo.