Kaj ni sukcesis :) Merkrede Vespere Vildana Delalić (TEJO-estrarano por kongresoj) anoncis tiun ĝojigan decidon de TEJO-Estraro. La projekto preparata de Marek Blahuš, Julia Hell, mi kaj aliaj LKK-anoj ĝis lastaj momentoj de marto (ni forsendis la invitilon je la 23-a 59 ;) ) evidentiĝis le plej bona el la proponitaj. Do la 65-an IJK-on organizos kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj en la ĉeĥa urbo Liberec'. Liberec' troviĝas en montara regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

Por poloj tiu nomo estas konata pro la skisaltejo, kie multajn sukcesojn havis Adam Małysz. Tamen ankaŭ por ĉiuj ceteraj Esperantistoj Liberec' povas soni iom kompreneble ;) Kaj ĝuste tial ĝi rolos ankaŭ kiel temo de la kongreso.

Mi jam nun antaŭĝojas kunlaboron en la teamo, kiun ni sukcesis kolekti por la projekto. Aparte feliĉigas min konsisto de la programa teamo, ĉar kun tiuj homoj mi plej multe kunlaboros. En ĝi troviĝas inter alie Agnieszka Rzetelska (por la distra programo), Carsten Mischke (por movada kaj tema), Rolf Fantom (por vespera kaj nokta) kaj Luisa Rund (por la programtabulo). Kun tiaj homoj ĉio devas sukcesi ;)

Do jen aperis sekva temo pri kiu mi informos en mia blogo :)

Originale aperigita ĉe lukiz.wordpress.com. Por komenti bonvolu iri al mia blogo.