Okuloj de la tuta mondo turinitaj estas direkte de Tibeto. Tamen similaj kuelaĵoj okazas jam de kelkaj tagoj en Belorusio.

Marde milico en Minsko dispelis kelkmilpersonan manifestacion de opozicio. Arestitaj estis 30 homoj, laŭ la registaro, kaj pli ol 100 laŭ la opozicio. Multaj trafis al ĉefurbaj hospiptaloj. La demonstracion organizis demokratiaj organizaĵoj por omaĝi la 90-an proklamdatrevenon de la Bjelorusa Popola Respubliko. Ili traktas la 25-an de marto kiel tagon de sendependeco.

Sekvan tagon komenciĝis traserĉado en redaktejoj kaj en loĝejoj de ĵurnalistoj de sendependaj amaskomunikiloj. Arestitaj estis ĉirkaŭ 30 homoj, ĵurnalistoj de radio Svoboda, radio ERB (Eŭropa Radio por Belorusio), agentejo BielaPAN kaj polaj radio Racja kaj Bielsat TV.

Pro scivolemo mi aŭskultis mardan, merkredan kaj ĵaŭdan pollingvajn elsendojn de la ŝtata belorusa radio. Ĉu ili almenaŭ unufraze mencios pri la okazaĵoj? Ĉu almenaŭ malveran informon peros? Tute ne… Belorusa socio vivas en feliĉo kaj prospero, evoluiĝas kunlaboro kun Kubo, Libio kaj landoj de Proksima Oriento. La ŝtato nur iomete suferas pro usonaj sankcioj…

Ĉu en Minsko devas okazi Olimpikaj Ludoj, por ke la mondo tion rimarku?

Originale aperigita ĉe lukiz.wordpress.com. Por komenti bonvolu iri al mia blogo.