Do finfine mi decidis rezigni pri ipernity kaj por mia blogo mi elektis WordPress, kiu ŝajnas esti multe pli bona. Plej gravas, ke ĝi estas multe pli fleksebla (mi povasa aranĝi la paĝaron tiel, kiel mi volas, aldoni paĝojn, en la flanka menuo aldoni ligilojn ktp.). Smae gravas, ke ĉiuj retumantoj povas komenti artikolojn (ne nur registritaj uzantoj kiel ĉe ipernity). Estas ankaŭ aliaj avantaĝoj, kiel ekzemple kategorioj, kiuj mankas ĉe ipernity. Ja estas ĉi tie temo-etikedoj, sed videblaj ŝajne nur por mi, do tute senutilaj. Tiukaze mian blogon ne plu serĉu ĉi tie, sed ĉe lukiz.wordpress.com. Ĉi tie verŝajne mi ankaŭ ion aldonados. Plej verŝajne informojn pri artikoloj en mia ĉefa blogo ;) Do mi invitas al lukiz.wordpress.com.