"Provi kaj lasi la unuajn liniojn estas facilege. Pli malfacile estas daŭrigi la aferon dum pluraj monatoj." skribis Navavar en komento por mia antaŭa artikolo. Ĝuste pro tio mi ĝis nun ne kuraĝis lanĉi blogon. Mi neniam estis bona en aferoj, kiuj bezonas regulecon ;) Tamen foja bezono iel esprimi siajn pensojn pri diversaj aferoj ĉiam instigadis min al tio. Verŝajne kiel multaj komencantaj blog-verkantoj, tuj post blog-lanĉo, mi eksentis subitan malaperon de ideoj, pensoj esprimindajn kaj tiuspeca urĝa bezono. Eble ankaŭ pro daŭranta tempo de Pasko, ne tiom plena de diversaj okazaĵoj. Tamen eble jam baldaŭ mi informos pri unu el grandaj E-aranĝoj (kaj ne temas pri Ago-Semajno), en kies organizadon mi engaĝiĝis, sed pri tio poste, kiam la projekto oficialiĝos.

Fine ankoraŭ mi vlus provi kiel en Ipernity aspektas filmetoj de YouTube. Tiucele mi uzos ĉeĥan kanteton el sepdekaj jaroj. Amuza kanteto pri Jozefo, monstro el marĉoj (titola "Jožin z bažin") de Ivan Mládek kaj lia Banjo Band verŝajne neniam fariĝus konata en Pollando, se ĝi ne aperus en interreto. Feliĉe iu enretigis ĝin kaj post nelonge ĝis okupis la duan lokon en ranglisto de la plej popularaj retfilmetoj en Pollando en la 2007-a jaro preparita de la paĝaro widelec.pl. Poloj ekamis Jozefon, do eble ankaŭ al vi ekplaĉos ;)