De hieraŭ mi havas Ubuntu 8.04 "Hardy Heron". Mi aktualigis mian lastan Ubuntu-distribuon, 7.10. La aktualigo daŭris sufiĉe longe, ĉar ĉ. 1,2 horo, sed ĝenerale ĉio okazis sen iaj problemoj. Rimarkoj? La sistemo laboras same stabile kaj facile, kiel antaŭe. Versio 8.04 enhavas iom da etaj malbezonaĵoj, kiel ekz. ludoj, sed komune kun tiu ĉi nova versio aktualigis ankaŭ ĉiuj pli gravaj programoj, kiel Mozilla, programoj por aŭdio/video, OpenOffice ktp. Laŭ Ubuntu-distribuantoj, 8.04 havas pli bonan sekurec-sistemon (kiel laiko, mi certe devus pli detale demandi pri tiaj aferoj, linuksulon Elbik :))

Krome, mi pensas, ke Ubuntu 8.04 aspektas estetike pli bele ol la 7.10 - temas ekz. pri tiparoj (precipe en nova Mozilla Firefox 3 Beta 5, kiu havas ankaŭ iom da novaj funkcioj). Kompreneble mi ankoraŭ ne testis ĉiujn eblecojn de GNOME kaj novajn aldonaĵoj...

Esperantaj signoj - post la ŝanĝo ĝis la 8.04 - funkcias senprobleme, sed se temas pri kelkaj esperantaj literoj (ĵ ĥ ĝ ŭ) - almenaŭ sur mia komputilo - ŝanĝiĝis ilia loko sur klavaro. 

Ĉu iu el vi elprovis jam la novan disrtibuon? Se jes, mi atendas viajn rimarkojn! :) Ekde kiam mi havas Linukson, la laboro kun komputilo estiĝis vera plezuro kaj NENIAM okazis problemoj - des pli mi povus rekomendi la sistemon por ĉiuj uzantoj de la komputiloj...