Tro multe da Nietzsche, Stirner, Heidegger, Feuerbach kaj (ja kristana kaj danlanda!), Kirkegaard...

Ĉiam mi estis emulo de XIX-jarcenta germana filozofio (sen - TRO - grandaj influj de Hegel... ĉu paradokse???)... Nun mi ne kapablas "dislegi" la aferon. "Infanoj de Hegel" estas hodiaŭ pezaj por mi. Tro pezaj por hodiaŭa nokto kaj por baldaŭa tago... Ĉiuj el ni - tiuj frenezuloj kiuj amas legi, pensi, kvereli kun si mem - faras la momenton, kiam ni estas lacaj pere de gravaj libroj / homoj. Feliĉe ni ne estas legantoj de Biblio aŭ aliaj mitaj rakontoj, sed samtempe realeco donas al ni iom da merda sufero. Tutnormale. Tutegale.

Mi pripensas jenan aferon: ĉu nuligi mian pollingvan blogon komune kun ĉi tiu retpaĝo en Iper? Jes, mi havas certajn kaŭzojn, ke fari ĉi tion. Sed ĉu pripensitaj, ĉu nur pripensindaj? Jen la demandoj! Se mi estus kredanto, certe mi tuj trovus respondojn en "katalogo de VERAJ VEROJ"... Kaj eble miaj demandoj estas tute stultaj? Kiu scias...

Oni devas enlitiĝi.

Bonan nokton!