GUERNICA Y LUNO - pola anarkiista bando, kiu aktivis meze de 90-aj jaroj en Pollando. GUERNICA estis unu el plej konataj kaj plej eminentaj bandoj de pola sendependa liberecana movado. Nuntempe ĝi ne funkcias - ĉesis ludi kelkaj jaroj antaŭe...

Ĉi-sube troviĝas E-tradukoj de iliaj tekstoj + unu originala esperanta teksto de kanzono: La programo, kiun ili registris kaj eldonis komune kun pola ekologia-liberecana bardo, Janusz Reichel kadre de komuna albumo kun la titolo Abyś wiedział, że nigdy nie przegrasz (Ke sciu, ke vi neniam malsukcesos). Krome, la saman tekston kantis ankaŭ alia pola emo-punk bando LA AFERRA...

 

 

*** GUERNICA Y LUNO - La programo [teksto origine kantita en Esperanto]

 

Sen limoj

Sen artaj dividoj

Sen mensogoj

Sufokantan la Liberon

Ĉiam rekteten de vero

Ĉiam kontraŭ hipokriteco

 

 

Kontraŭaj al merda sistemo!

 

 

Per klara paŝo

Sen altiguloj

Sen malaltiguloj

Aktivaj por

Klasa egaleco

Rasa egaleco

Kultura egaleco

Lingva egaleco

 

 

Kontraŭaj al merda sistemo!

 

 

Aktivaj por

Totala egaleco

Kontraŭaj al sistemoj

Kun helpo por la Tero

Per vorto de amo

Per voĉo de unuigo

Nun kaj ĉi tie

Ĉiam kaj ĉie

SEN LIMOJ!

 

 

 

 

*** GUERNICA Y LUNO - Antypatriota (Kontraŭpatrioto)

 

 

Mi ne estas Polo - mi nur ĉi tie naskiĝis

Tio, ke mi parolas la polan estas afero de eduko

Mondo kaj Tero estas patrujo sen devigoj kiel la limoj

Ia ajn patriotismo estas malbezonaĵo

 

 

La partujo estas tie, kie simple estos bone -

tiel diris Cicerono kaj mi certer kredos lin

Kiom da fiimaĵoj donas ĉiuj tiuj leĝaĵoj!

Himnoj, flagoj, institucioj -

Malgravaj deklaroj!

 

 

 

 

*** JANUSZ REICHEL - Helpon! Polico!

 

Helpon! Polico!

 

 

Policisto defendas min antaŭ trompanto

Policisto defendas min antaŭ bandito

Policisto defendas min antaŭ krimulo

Sed kiu defendos min antaŭ policisto?

 

 

Helpon! Polico!

 

 

Policisto defendas min antaŭ ŝtelisto

Policisto defendas min antaŭ murdinto

Policisto defendas min antaŭ mafio

Sed kiu defendos min antaŭ policisto?

 

 

Helpon! Polico!

 

 

Policisto defendas min antaŭ la ŝtelo

Policisto defendas min antaŭ agreso

Policisto defendas min antaŭ seksperforto

Sed kiu defendos min antaŭ policisto?