TESTAMENTO

Mi, Wacław Mejbaum, 65-jaraĝa, volas - fine de mia vivo - transdoni al vi kelkajn altvalorajn informojn.

Unue:

La mondo estas normala. Jen vi estas frenezulo.

Kio signifas: La mondo ne adaptiĝu al vi, sed vi al la mondo. Kompreneble vi devas batali kun la mondo (avertante mond-regulojn!). Do, memoru: en batalo kun la mondo ĉiam subtenu la mondon! [Kafka]

Vi ne kapablas ekstermi ĉiujn idiotojn. Oni devas vivi kun ili.

 

Due:

Virinoj ŝatas virojn.

Kio signifas: virinoj ŝatas esti karesataj. Memoru, ke virino atendas vin. Do, estu por ŝi afabla. Frapu ŝin nur tiam, kiam ŝi ŝatas ĉi tion.

Ne geedziĝu. Ne produktu infanojn. Sur la Tero estas tro multe da homoj.

 

Trie:

Ne timu Dion!

Kio signifas: Oni povas esti kredanto aŭ fidi al Dio. Se vi fidas al Li, tio signifas, ke Li amas vin aŭ Li ignoraĉas vin {origine: ma Cię w dupie - ald. Lukaso}. En ambaŭ okazoj ĉio egalas. Sed se vi kredas je Dio, vi devas konsideri, ke Dio estas sadistemulo, kiu ĝojas pro iun doloron. Do, Dio fritos vin en gudro dum la tuta larĝa [Erenburg] eterneco. Nu, oni diras: bedaŭrinde. Ĉiam vi trovos sufiĉe da tempo ke kondolenci al Dio.

 

Kvare:

Evitu etikajn situaciojn.

Kio signifas: Se vi trovos en la etika situacio (kio okazas), direktiĝu per voĉo de Konscienco. Kvankam memoru, ke Konscienco - same kiel ĉiuj blankaj aĵoj - facile malpuriĝas. Do, des pli evitu la etikajn situaciojn, ke ne malpuri Konsciencon.

 

Kvine:

Ne estu porko.

Ĉi tio signifas, kio signifas.

 

Sese:

Ne estu sentaŭgulo {origine: dupa - ald. Lukaso}.

Ĉi tio ankaŭ signifas, kio signifas.

 

Sepe:

Sin gardu antaŭ ideologioj kaj religioj.

Kio signifas: Pli grava ol sendependeco de Pollando estas via vivo. Pollando ĉiam iel trovos rimedon kaj vi finfine mortaĉos. La samo rilatas al komunismo, kontraŭkomunismo, demokratio ktp. Memoru, mia amiko, ke: bonodoras nur abro de l' vivo aroma kaj ĉiu religio odoraĉas per merdo [Goethe?]

 

Oke:

Mi enuis pri vi.

Kio signifas: Bonvolu nur redoni monon (se vi sukcesis pruntedoni ilin), ne piedbatu oldulinjojn kaj aliajn bestetojn. Ne klaĉu kaj ne faru tro ofte onanismon.

Vale!

* * *

Wacław Mejbaum (* 1933 j. en Lwów, + la 24an novembro 2002 j. en Szczecin) - pola filozofo, multjara direktoro de Filozofia Instituto sur Universitato en Szczecin. Li studis sur Varsovia Universitato. Studis ankaŭ fizikon sur Vroclava Universitato. Mejbaum atingis doktor-titolon en 1965 j. Li docentrajtiĝis sur Jagiellona Universitato en Krakovo. Wacław Mejbaum okupiĝis pri epistemologio, filozofio de lingvo, marksismo, metaetiko kaj scienca metodologio. Li estas aŭtoro de super 300 publikaĵoj kadre de filozofio kaj literaturo (inkluzive kun fabeloj).