Ĝuste mi spektis dokumentan filmon (ligitan kun du partoj) de fama sciencisto, Richard Dawkins, kun la titolo: Root of all evil? (Fonto de la tuta malbono?). La filmon mi spektis post tralegigo de lia libro: Imagita Dio (kiun mi legis antaŭ kelkaj semajnoj). Krome, pli frue mi legis aliajn sciencajn librojn de Dawkins...

Ĉiu, kiu almenaŭ ie ekaŭdis pri tiu ĉi sciencisto, bone scias, ke li estas deklarita ateisto kaj batalas kun "viruso de religio" - kiel li mem diras. Liaj argumentoj estas seriozaj kaj malfacilaj al "disrompo" (nu, polemiko kun Dawkins pri neceseco de kredo je Dio estus sendube pli malfacila ol la "polemiko" pri Tibeto kaj Ĉinio kun Zhang Xuesong), kio kaŭzas, ke por ĉiuj kritikemaj kaj skeptikemaj personoj, la renkontiĝo kun tiu ĉi filmo (ĉu kun liaj libroj) estas interesa aventuro kaj por ĉiuj kredantoj je Dio, tio ĉi estas malfacila komparo de siaj mitoj kun realeco de la scienco.

Mi ne priskribos nuntempe miajn personajn pripensojn. Mi plenplene konsentis kun ateistaj elir-punktoj de Dawkins, antaŭ ol mi ekkonis liajn verkojn pri la malbezoneco de religio. Interesa kaj skribinda estas afero, ke Dawkins serioze, plene kaj kompentence traktas (kaj fakte rememorigas - en la tempoj de reveno de "religia inundo") la saman sciencon kaj tiujn gravajn personojn de la scienco, kiel Charles Darwin (à propos Darwin - vizitu ĉi tiun artikolon de Cezar), ĉu filozofio, kiel Bertrand Russell... Ŝajnas, ke tiu ĉi grava scienca-filozofia tradicio troviĝas (bedaŭrinde, laŭ mia opinio) en defensivo nuntempe...

La filmo Fonto de ĉiu malbono? estas sendube rimarkinda kaj spektinda! Certe ateistoj ne trovos en ĝi pli multe ol ili mem scias, sed por kredantoj, tiu ĉi povus esti interesa komparo kun iliaj ĝisnunaj elir-punktoj se temas pri mondo, animo, Dio(j), vivo poste morto ktp. Tiu ĉi dokumento ne estas perfekta kaj ĉi tio oni povas observi dum la spektado, sed ĝi provokas homon al pli profundaj pripensoj.  Valoras vidi ĝin!

Fonto de la tuta malbono?  (almenaŭ en Eŭropo) estis /-as i.a. prezentata en TV-kanalo Planette, kun diversaj lingvo-versioj. Ankaŭ en interreto oni povas trovi ĝin. Ĉi-sube estas ligo al TTT-ejo, kie la filmo (ligita kun du partoj) estas spektebla kun originala angla versio kaj kun pollingvaj subskribaĵoj-tradukoj:

 www.joemonster.org/filmy/8115/The-Root-of-all-Evil--Zrodlo-wszelkiego-zla-(Polskie-napisy)