Pli kaj pli ofte mi observas, ke la polemiko kaj diskuto kun certaj ĉinaj esperantistoj simple ne valoras... Ili aŭ (preskaŭ) fanatike subtenas krimaĵojn de sia propra registaro (kaj tio ĉi estas plej aĉa kaj hipokritema afero!) aŭ estas senĉese manipulataj de tiu ĉi kvazaŭ-objektiva novaĵ-agentejo Xinhua kaj ĉina registaro, aŭ simple estas devigataj al skribado de malveraĵoj...

Jen ĉi-sube estas mallonge priskribita historio de Tibeto kaj ĝia "liberiĝo" de Mao Zendog (kiel ni scias, unu el plej grandaj krimuloj en tutmonda historio). La fonto de la teksto (pollingva - mi nur tradukis ĝin) estas jena: www.gazetawyborcza.pl/0,89009.html?adw=1&gclid=CITCw-Smy5ICFQJEMAodSyyHXQ Tio ĉi estas portalo de pola "Gazeta Wyborcza", kun kiu ofte mi malkonsentas, sed imagu - karaj ĉinaj esperantistoj - ke en Pollando ekzistas amaso da diversaj fontoj de informoj kaj ĉi-supra estas nur unu el ili... Ni ne havas ununure pravan Xinhua.

***

1911 - Tibeto, kiu dum pluraj jarcentoj havis malfirmajn kaj malkompaktajn kontaktojn kun Ĉinio, anoncas sendependecon;

1949 - Mao Zendog aneksas Tibeton al Ĉina Popola Republiko;

1950 - invado de Ĉinio al orienta Tibeto;

1951 - Ĉinio devigas Dalajlamon al subskribo de interkonsento, kiu atribuas al Tibetanoj larĝan aŭtonomion kaj liberecon de religiaj praktikaĵoj, sed transdonas la povon je manoj de Ĉinanoj;

la 50-aj jaroj - pro politiko de t.n. "granda salto", estas mortitaj 1 miliono da Tibetanoj. Komencis alfluo de ĉinaj kolonionoj al Tibeto;

1959 - sange detruita de ĉina armeo ribelo en Tibeto. Dalajlama forkuras al Indio kaj komune kun li ĉ. 100 000 da Tibetanoj. En india Dharmsali oni kreas tibetan registaron sur emigracio;

1963 - malpermeso de eniro al Tibeto eksterlandanojn;

la 60-aj jaroj - kadre de "kultura revolucio" Ĉinanoj detruas ĉ. 2 600 budĥistaj preĝejoj. Senĉese alfluas ĉinaj kolonianoj;

la 80-aj jaroj - Ĉinio komencas "politikon de malfermitaj pordoj". Ili inicias investadon, sed ne respektas permesitan al Tibeto aŭtonomion;

1987 - Dalajlama volas negocigojn kun Ĉinio por la aŭtonomio;

1989 - Paca Nobel-Premio por Dalajlamo pro klopodoj por solvigo de problemo de Tibeto; Ĉinio sange detruas demonstradojn en Lasao - mortas 60 personoj;

1995 - ĉina registaro decidas pri hejma areŝto por 6-jaraĝa Panĉelamao, dua plej grava persono en tibetana budĥismo, kaj samtempe Ĉinanoj donas sur tiu ĉi posteno sian propran kandidaton;

2006 - Ĉinio malfermas fervojan vojon inter Lasao kaj Golmud;

2007 - Dalajlamo akceptas demokratian elekton de sia sekvanto, ĉar timas, ke la elektadon faros Ĉinio.