Ĝuste mi revenis el Varsovio, kie mi renkontiĝis (post loooonga tempo) kun mia kara amikino, Sylwia. Nia renkonto ne daŭris tro longe, sed je la 30-a de aprilo ni renkontiĝos denove, kadre de Nokto de Valpurgio - feministina, tritaga festivalo kontraŭ seksismo kaj homofobio kun koncertoj, prelegoj, teatraĵoj, performancoj k.s.

Kvankam - post bongustega vegan-tagmanĝo - ĉefe ni parolis pri unua libro de Sylwia, eldonita marte ĉi-jare per sendependa pola eldonejo Ha!art, kun la titolo Kieszonkowy atlas kobiet (esperante: Portebla atlaso de virinoj). La libro rakontas interesegan historion de varsoviaj virinoj, ĝi estas specifa "trarigardo" de socia, kultura kaj privata vivo de virinoj el diversaj sociaj klasoj, rakontata per sugestema kaj vere aŭtenta lingvo. Samtempe ni vidas Varsovion de virina vidpunkto...

Mi memoras malnovajn vizitojn ĉe Sylwia: antaŭ pluraj jaroj, okaze de diversaj punkaj kaj anarkiistaj iniciatoj en Varsovio, mi pasis ankaŭ iom da tempo en malgranda ĉambreto de Sylwia (elplenita de miloj da libroj!!!) en verda varsovia kvatralo Bielany... Tiam, ĉe bongusta kafo aŭ vino, ni revis pri niaj "unuaj libroj" en la estonteco :) Kaj okazis, ke Sylwia estis unua en tiu ĉi afero - pri kio mi ege ĝojas!!! Des pli volonte mi tralegas Porteblan atlason de virinoj!

* * *

SYLWIA "DERWISZ" CHUTNIK - naskiĝita en 1979 j., anarkiista feministino, verkistino, feministina aktivulino, magistro de kulturaj sciencoj kaj Gender Studies (studoj pri kultura sekso), kiel ŝi mem diras pri si: "radikala hejma mastrino", emulino de riot grrrl movado (kadre de punk-scenejo), agantino de pro choice-movado kaj samtempe patrino de 5-jaraĝa filo Brunon. Forte agis i.a. en anarkifeministina grupo EMANCYPUNX, kunkreantino de feminista festivalo NOC WALPURGII. Ŝi partoprenas en ĉiuj pli gravaj feministinaj eventoj en Pollando, kunlaboras kun virinaj organizaĵoj. Ŝi estas unu el fondintinoj de Fundacja MaMa (Fondaĵo MaMa), kiu helpas al (ne nur solaj) patrinoj kaj batalas kun administradaj malhelpaĝoj por la patrinoj (ekz. kreado en publikaj lokoj punktoj por mamnutrado, likvidado de trafikaj malhelpaĵoj por patrinoj kun infanveturiloj), kunlaborantino de Feminoteka (feministina interreta biblioteko kaj loko por feministaj agadoj)...