Podróżujemy między niebem, a piekłem... (Ni vojaĝas inter ĉielo kaj infero...) - ĝuste kantas EWA BRAUN, tro forgesita bando de pola sendependa / alternativa scenejo.

Miaj vojaĝoj malaperas inter sekundoj elplenitaj de silento kaj miloj da jaroj de kriego... Miguel de Unamuno skribis iam: Homoamaso vipata per destina skurĝo; ege ofte mi sin sentas, kiel vipata per skurĝo de Hazardo kaj Pasinteco... Liberiĝi de ĉi tiuj sentoj estas pli malfacile ol fermi okulojn, kiam la mondo mortas kaj naskiĝas samtempe. Tempo kaj Esto bruiliĝas en granda fajro de neeblaĵoj... Sunhorloĝo sufokiĝas sub ombro de grandaj konstruaĵoj de mia trua kapo - kiel vivo kaj varmo forlasata de malplenitaj domoj...

... kaj inter ĉielo kaj infero sen pli profundaj ŝanĝoj: sendormeco preskaŭ ĉie gustas la same. Libroj, tagon post tago, boras en mia cerbo pli kaj pli novajn tunelojn. Persona subtera (pardonu - subkrania!) fervojo baldaŭ havos novan linion. Tiu ĉi trafiko ĉiam havas problemojn kun horaro... Iam, en Barcelono, drinkinte ruĝan vinon kun akvo (tuj apud stacio Vallcarca), sur malgranda skvaro, mi havis impreson: kiel bone konscii, ke nenie mi rapidas - do, nenie mi malfruiĝos... Nuntempe, la skvaro en barcelona Vallcarca-kvartalo estas nur eta rememoraĵo... kiel trankvileco en mia kapo...